Prezentoteksto pri SAT en ĝiaj retpaĝoj, uzita de 2002 ĝis majo 2006
LIBERAJ LIGOJ, REKTAJ INFORMOJ kaj KONTAKTOJ por LABORISTOJ kaj PROGRESEMAJ HOMOJ
SAT celas helpi al progresemuloj tra la mondo : interkompreniĝi. informiĝi. kleriĝi. plibonigi la vivon. interrilati por "batali" kontraŭ subpremo ktp.
SAT uzas racie elpensitan lingvon por atingi siajn celojn. ESPERANTO.
SAT kongresas ĉiujare en diversaj mondo-partoj
Sennaciulo aperas preskaŭ ĉiumonate
Sennacieca Revuo (literatura revuo) aperas jare.
Adresaro (regule ĝisdatigita) ebligas rektajn kontaktojn inter la anoj.
SAT eldonas librojn kaj broŝurojn kongrue al la celoj (kaj laŭnecese vortarojn, aliajn librojn, ktp.).
La demokrata strukturo kaj organizado ne baziĝas sur naciaj limoj. SAT estas TUTMONDA asocia. Ĝia strukturo estas intermembra, ne internacia. Ĉar ĝia strukturo kaj demokratio ne rilatas al nacioj, ĝi estas SENNACIECA. SAT mem ne proponas la forigon de nacioj, do ĝi ne estas sennaciista. Kelkaj anoj de SAT subtenas sennaciismon, sed tio ne estas celo de SAT mem. SAT ebligas en sia sino memstarajn tendencgrupojn kaj temgrupojn : la frakciojn.
LEA-oj estas ligitaj al SAT, varbas por SAT, kaj agas por fari lokajn kontaktojn.
SAT kunlaboras kun lokaj progresemaj organizaĵoj kiuj uzas Esperanton. SAT kunlaboras kun aliaj Esperanto-asocioj.
Notu ke la tutmondeco de SAT signifas ke nur Esperantistoj povas membriĝi.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.