Estis ni detektivoj,
ĉapelojn ĝis la naz’ de si,
ĉiu strat’ sen fino,
barikadojn eĉ transsaltis ni.
Vi kaj mi,
la par’, estis sen kompar’,
komuna fulmotondro,
kaj ĉiam nur sur brulvarmega spur’.
Ni estis geamikoj por la eternec’
laŭ nia far’,
vidis ne la nubojn ĉe l’ horizont’
ĝis la trista jar’
de l’ subita fin’,
ne komprenis ĝin.
La fino venis tuj.
Sed par’ laŭ ni
neniam ajn perdu sin !
Post la horizont’ plu iras,
jen nova tag’.
Post la horizont’ do plu iras
kun kuna forta far’.
Tio pri ni pro la profund’
ne povos sinki ĝis la grund’.
Tia granda ne finiĝas dum sekund’ !
Vi kaj mi, la par’, estis sen kompar’,
komuna fulmotondro.
Sed par’ laŭ ni
ne perdos sin je la fin’.
Post la horizont’ plu iras,
jen nova tag’.
Post la horizont’ do plu iras,
komune fortas far’.
Tio pri ni, pro la profund’,
ne povas sinki ĝis la grund’.
Ĉar par’ laŭ ni
ne perdos sin je la fin’.
Post la horizont’ plu iras...
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.