La Plenum-Komitato de SAT sciigas la membraron, konforme al la Paragrafo 10 de la Statuto, ke ĝia mandato finiĝos la 28-an de februaro 2003. Sekve de la lasta ŝanĝo en la Statuto ni invitas ĉiujn individuojn kaj grupojn elekti siajn kandidatojn aŭ kandidati persone por la nova P.K. Ĉiu kandidato bone legu la paragrafon 13. de la Statuto. Por kandidati bonvolu procedi jene. 1. a) Individuaj (personaj) kandidatoj bonvolu sendi skriban kandidatiĝon, kun mallonga biografieto (sinprezento) kaj malgranda foto, al la SAT-sidejo antaŭ la 15-a de majo 2002. b) SAT-kolektivo aŭ grupo povas sendi liston de siaj kandidatoj - kun samaj indikoj kiel supre. 2. Ĉiuj kandidatoj, estos prezentitaj al la membraro unue en junia Sennaciulo, poste al la kongreso en Alicante kaj fine decidos la ĝenerala referendumo en novembro 2002. 3. Dum la referendumo oni voĉdonos por ĉiu kandidato individue kaj la 8 kandidatoj kun plej granda nombro da jesaj voĉoj estos novaj Plenum-komitatanoj.
Dum la sama referendumo okazos elekto de la Ĝenerala Konsilantaro (por horzonoj). La sekretario de la Konflikt-Komisiono sendos cirkuleron al la Ĝ.K.-anoj por peti konfirmon pri ilia kandidateco. Novaj kandidatoj bonvolu sendi sian kandidatecon al la sekretario de la Konflikt-Komisiono, k-do Jakvo Schram.
En Parizo, la 1-an de februaro 2002
La Plenum-Komitato de SAT
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.