Kun la novembra-decembra numero de Sennaciulo venos aldona folio. Ĝi utilos kiel referendumilo por elekto de la PK-anoj kaj de Ĝeneralaj Konsilantoj por diversaj mondregionoj.
Krome, aldoniĝas linio per kiu vi povos eventuale indiki vian deziron fariĝi membro de la eldona fako kooperativa de SAT, kaj partopreni en difinado de ĝia eldonpolitiko kaj de ĝiaj praktikaj funkci-reguloj.
Kvankam ambaŭ aferoj aperas sur la sama folio, la unua parto (voĉdonado por kandidatoj) devas esti anonima, kaj estas do metenda en blankan koverton. La suba parto (pri la deziro fariĝi kooperativano) nepre ne povas esti anonima, do vi simple ŝovu ĝin en la leteron kun la blanka koverto, indikante vian matrikulon apud via deziresprimo pri membriĝo.
La PK decidis enretigi la voĉdonilon por ebligi al SAT-anoj el mondopartoj, kiuj malfrue ricevos la paperan gazeton, ankaŭ voĉdoni. Ni kalkulas je la intermembra solidaro por ke ili transdonu la informon al siaj samregionaj kamaradoj sen retaliro.
Kompreneble validos nur voĉdoniloj de kamaradoj, kiuj pagis sian kotizon por la jaro 2008.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.