Sándor Petőfi
Fino de septembro
La floro forfalas, la vivo forpaŝas...
Alflugu, edzin’, ho amata kolomb’,
La vangojn sur bruston nun mian vi kaŝas,
Ĉu eble ne — baldaŭ — sur herbojn de l’ tomb’ ?
Ho diru, se mort’ min antaŭe forŝiros,
Ĉu restos mi ĉe vi en plora memor’,
Aŭ iam la am’ de junul’ vin altiros,
Kaj nomon la mian faligos vi for ?
Se ĵetos vi for la vidvinan vualon,
Ĉe l’ tomb’ ĝin pendigu, flirtigu ĝin vent’,
Ĝis flagon la nigran, lasinte for valon
De l’ mort’ mi subportos en nokta silent’,
Deviŝi la vangojn malsekajn de ploro
Pro vi, forgesint’ kun facila anim’
Kaj vindi la vundon kruelan de l’ koro
Amonta eĉ tiam, eĉ tie, sen lim’.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.