La 10an de augusto 2011 en Oslo (Norvegujo), 150 liberpensuloj kaj ateistoj el 18 landoj (Anglujo, Argentino, Aŭstralio, Belgujo, Ĉilio, Germanujo, Finnlando, Francujo, Hindujo, Hispanujo, Italujo, Kanado, Libano, Norvegujo, Pollando, Rusujo, Svislando, Usono) fondis Internacian Asocion de Liberpensado.
Ni tiam restarigis la fondintajn kongresojn de internacia liberpenso okazintajn ekde 1880 (Bruselo), precipe la kongreson de liberpensuloj en Romo (1904), kiu lanĉis la kampanjon por disigo de la eklezioj kaj de la ŝtatoj en pluraj landoj. Cele al promocio kaj daŭrigo de tiu lukto, ni opiniis, ke estas utile kaj necese rekonstrui tiun internacian organizaĵon.
Nia internacia asocio restos ligita kun International Humanist and Ethical Union (IHEU). Ĝi estos plene sendependa kaj ne konkurencos kontraŭ IHEU.
Internacia konsilantaro estis elektita, kaj krome ses reprezentantoj : Christian Eyschen (Francujo), David Rand (Kanado), Albert Riba (Hispanujo), David Silverman (Usono), Antonio Vergara (Ĉilio), Keith Porteous Wood (Britujo).
Oni malfermis retejon, kaj decidis pri tri komencaj internaciaj kampanjoj :
Por disigo de religiaj instancoj kaj ŝtatoj en ĉiuj landoj, en ĉiuj kontinentoj
Internacia esplorkomisiono pri publika financado de religiaj instancoj
Por malkaŝado kaj denuncado de krimoj faritaj de pastroj
Ni instigas ĉiujn ateistojn kaj liberpensulojn kaj iliajn organizaĵojn kunigi siajn fortojn kun la nova Internacia Asocio de Liberpenso por kune batali por libereco de la konscienco kaj disigo de la religiaj instancoj kaj de la ŝtatoj.
Subskribis :
Christian Eyschen (Francujo)
David Rand (Kanado)
Albert Riba (Hispanujo)
David Silverman (Usono)
Antonio Vergara (Ĉilio)
Keith Porteous Wood (Britujo)
Rubrikoj
[الجمعية الدولية للفكر الحر [العربية
Home — Accueil — Bienvenida
[Deutsch] Internationale Vereinigung der Freidenker (IVFD)
[English] International Association of Free Thought (IAFT)
[Español] Asociación Internacional de Libre Pensamiento (AILP)
[Esperanto] Internacia Asocio de Liberpenso (IALP)
Deklaracioj
[Français] Association Internationale de Libre Pensée (AILP)
[Italiano] Associazione Internazionale di Libero Pensiero
[Nederlands] Internationale Vereniging van Vrije Gedachte
[Polski] Międzynarodowe Stowarzyszenie wolnej myśli
[Português] Associação Internacional de Livre Pensamento
[Türk] Uluslararası Özgür Düşünce Birliği (UÖDB)
[Русский] Международная Ассоциация Свободная мысль (MACM)
[한국어] 무료 국제 협회 사상
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.