Kie ni povas trovi Dion ?
Recenzo pri la infan-libro Porkido
Kie ni povas trovi Dion ? demandis la eta porkido.
Libro por ĉiuj, kiuj ne akceptas trompojn. Michael Schmidt-Salomon, Helge Nyncke. Tradukis Libera Pensantino. Alibri. Aschaffenburg. 2011. 36 paĝoj. Prezo : 13.20 €.
La religikritika enhavo de ĉi tiu libro preskaŭ metis ĝin en la liston de libroj malpermesataj al junuloj en Germanio.
Unu tago antaŭ la vizito de la papo en Berlin mi renkontis Michael Schmidt-Salomon, al aŭtoron de la germanlingva originalo dum prezento de du pliaj kontraŭreligiaj libroj.
Li ege ĝojis finfine havi la produkton de la traduko en siaj manoj kaj fiere montris la libron al la ĉeestantoj. Ekestis multaj demandoj pri Esperanto kaj oni povas vidi, ke la lingvo ne multe estas konata inter ateistoj kaj liberpensuloj.
Michael Schmidt-Salomon volonte skribis salutvorton en unu ekzemplero, kiu nun estas zorgeme konservata.
La traduko de la teksto estas : Mi tre ĝojas, ke la eta porkido ankaŭ en Esperanto serĉas por Dio. La vortludo “Heidenspaß statt Höllenangst” ne estas rekte tradukebla. Pagana ĝojo anstataŭ infera timo ne precize trafas la signifon en la germana.
Fakte oni planis ĝin meti sur la liston de junularendanĝerigaj verkoj (la iama ministerio por junularo kaj familio) ili procesis kontraŭ la porkido, sed la porkido venkis !!
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.