De Cecilo Volanĝo al Sofio Karneo
Mi estas malgaja kaj malkvieta, kara Sofio. Mi ploradis preskaŭ la tutan nokton ; ne pro nuna manko de feliĉo ; sed mi antaŭvidas, ke tiu ne daŭros.
Mi hieraŭ ĉeestis operon kun sinjorino de Mertejo. Ni multe parolis pri mia edziniĝo, kaj mi eksciis nenion bonan. Al s-ro grafo de Ĵerkuro mi devos edziniĝi, en la monato Oktobro. Li estas riĉa nobelo, kolonelo de regimento ; pri tio, ĉio en ordo. Sed li estas maljuna : imagu, almenaŭ tridek-ses-jara ! Krome, s-ino de Mertejo diras lin malgaja kaj severa, kaj timas, ke mi ne feliĉos kun li. Mi eĉ komprenis, ke ŝi ne nur timas, sed certas, tamen ne volante rekte tion deklari, por ne aflikti min. La tutan vesperon ŝi preskaŭ nur admonis min pri la devoj de edzino al edzo ; ŝi konsentas, ke s-ro de Ĵerkuro tute ne estas aminda, kaj tamen asertas, ke mi devos ami lin. Plue ŝi eĉ diris, ke post mia edziniĝo, mi ne plu rajtos ami kavaliron Dansnio. Kvazaŭ estus eble ! Ho ! mi ja certigas vin, ke mi eterne amos lin. Vidu, mi preferus ne edziniĝi. Tiu s-ro de Ĵerkuro elturniĝu : ne mi lin serĉis, sed male. Li nun estas en Korsiko, tre fore. Mi ŝatus, ke li tie restu dek jarojn. Se mi ne timus resendon al la edukejo, mi ja deklarus al Panjo, ke tian edzon mi ne volas ; sed estus ankoraŭ pli malbone. Mi estas en embarasego ; neniam mi tiom amis s-ron Dansnio ; kiam mi pensas, ke restas al mi nur unu monato da bona tempo, miaj okuloj tuj pleniĝas de larmoj ; konsolon mi trovas nur en l’ amikeco de sinjorino de Mertejo, tiel bonkora ŝi estas ! Ŝi prenas parton en ĉiuj miaj afliktoj ; cetere ŝi estas tiel aminda, ke kiam ni kunestas, mi preskaŭ forgesas miajn zorgojn. Ŝi estas ankaŭ tre utila ; ŝi mian malmultan scion instruis ; ŝi estas tiel bona, ke mi senhonte konfesas al ŝi ĉiujn pensojn miajn. Kiam ŝi kelkfoje trovas iun el ili malkonvena, ŝi admonas min, sed tute milde ; poste mi tutkore kisas ŝin, ĝis ŝi malkoleras. Ĉi tiun personon mi almenaŭ povas ami ĝissate, ne timante misfari, kaj mi tre ĝojas pro tio. Ni tamen interkonsentis, ke mi ne tro montru tion antaŭ aliaj personoj, precipe antaŭ Panjo, por ke ŝi ne malkvietiĝu pri kavaliro Dansnio. Mi certigas al vi, ke se mi povus eterne vivi kiel nun, mi estus ja feliĉa. Nur restas tiu malŝatinda s-ro de Ĵerkuro !... Nu mi ne plu parolu pri li, aŭ mi refariĝus malgaja. Mi tuj skribu al kavaliro Dansnio ; mi parolos nur pri mia amo, ne pri miaj zorgoj, por lin ne aflikti.
Adiaŭ, aminjo. Vi konsideru, ke malprave vi plendus : malgraŭ mia okupado, kiel vi diras, restas al mi tempo por ame skribi al vi.
El... la 27an de Aŭgusto 17**.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.