De kavaliro Dansnio al sinjorino de Rozmondo
Vi pravas, Sinjorino, kaj laŭ mia kapablo mi akceptos ĉion, kio al vi ŝajnas dezirinda. Jen do mi havas la honoron sendi la leteraron de f-ino de Volanĝo. Legante ilin, vi eble miros, ke ŝi povis kunigi tiom da naivo kun tiom da perfido ; tio plej surprizis min en la lasta legado, kiun mi ĵus faris.
Sed precipe kiel malhelpi nian plej severan indigniĝon kontraŭ s-ino de Mertejo, kiam oni vidas, kun kia abomeninda plezuro ŝi metis sian tutan kapablon por trompi tian naivecon kaj tian kredemon ?
Amon mi ne plu sentas ; mi perdis ĝin tutan post tia malnobla perfido, kaj mi ne pledos favore al f-ino de Volanĝo nome de malaperinta sento. Tamen ĉu ŝia koro tiel simpla, ŝia karaktero tiel milda kaj agrabla ne inklinus al bonfaro ankoraŭ pli facile, ol al la devojiĝo, kiun ŝi sekvis ? Kiu junulino ĵusa el monaĥinejo, sensperta, preskaŭ senprudenta, eniranta la societon kun plena nescio pri bono kaj malbono, kapablus rezisti al tiel fiaj artifikoj ? Ha ! ni indulge pripensu pri la amaso da cirkonstancoj sendependaj de ni, kiujn ni renkontas antaŭ nia terura alternativo inter delikateco de nia koro kaj fifaro de nia konduto. Vi do pravis, Sinjorino, pri mia sento al f-ino de Volanĝo : ŝia kulpo, kiu tre dolore afliktis min, vekas en mi nenian deziron pri venĝo. Sufiĉas, ke mi devas ĉesi ami ŝin ; ŝin malami estus tro kruele !
Mi senhezite tuj deziris, ke ĉio malutila koncernanta ŝin restu eterne nekonata de la publiko. Mi eble ŝajne prokrastis mian respondon al vi pri tio ; jen mia motivo : mi volis esti certa, ke mi ne estos jure persekutata post tiu bedaŭrinda evento. Mi en tia okazo bezonus vian indulgeman helpon, je kiu, laŭ mia opinio, mi iomete rajtas ; kaj mi ne volis ŝajne aĉeti ĝin kontraŭ mia prisilento. Certa pri mia pravo, mi tro memfiere — mi konsentas — volis, ke vi ne dubu pri mia justo. Mi esperas, ke vi pardonos tiun mian eble troan delikatecon ŝuldatan al mia respektemo kaj estimego por vi.
Pro la samaj sentoj mi laste petas vin sciigi al mi, ĉu mi komplete plenumis ĉiujn postulojn el la bedaŭrindaj cirkonstancoj de tiuj eventoj. Kiam mi estos prie certa, mi foriros al Malto, kie mi eniros nian religian ordenon, por plezure disiĝi de societo jam tiel kruela al mi malgraŭ mia juna aĝo. Sub fremda ĉielo mi provos forgesi tiom da abomenindaĵoj, kies rememoroj dolorige malpurigus mian animon.
Mi estas kun respektemo, Sinjorino, via tre humila servanto.
El Parizo, la 26an de Decembro 17**.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.