De ĉie voĉoj hue ĥoras,
Ideon nian ne honoras.
Hontu de l’ piedoj al l’ kapo.
Multopo agas pli laŭdinde,
Bonkore, malpli soci-blinde.
Papo publike neniomas.
Amo libera lin ne muzas,
Aides’ lin predi rifuzas,
Nave nur sutanoj erotas.
Nek transa ĉiel’, prafabela.
Lin, ĉar l’ urbi-orbi babela,
Gratulis pro l’ gurdjara beno.
Fondumo panegire farbis,
Pseŭdo-moralon fie sarkis
Al okulo movad-ekstera.
Sensenulo, infan-soldato,
Ĉar premas vin la surogato,
Ne tro kredu je l’ bono dia.
Tralensis ĉu diaĵo sidus,
Pri l’ medala ŝerc’ bone ridus,
Tie ne hejmas religioj.
Laŭdiĝis maltolero lia,
Vekiĝas malaprobo nia.
Pentu de l’ piedoj al l’ kapo.
Christian Rivière
Notoj :
Zamenhofa Fondumo, en 1999, atribuis la Medalon de Toleremo al la papo Johano Paŭlo la IIa, pro la jena merito : "heroldo de ekumenismo, do de toleremo interreligia, ..." (intercitile eltiraĵo de la parolado de So Zaleski-Zamenhof, prezidanto de la Fondumo, en Florenco okaze de la 91a UK).
Galileo : itala fizikisto, astronomo (1564-1642). Sian tutan vivon, li trovis faktajn okazojn informiĝi pri la eklezia toleremo.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.