La lirikon mi ne kreas - min obsedas la liriko,
Ĉiunerve, ĉiusente, kvazaŭ birdon la aer’,
Min allogas melodio de la bela erotiko,
La muziko de la ĝuo la plej flama sur la ter’.
Mia muzo havas tenton de hurio paradiza,
Kun apenaŭ vualita viva karno el marmor’,
Mian liron sonorigas iu dolĉa blovo briza,
Agordante plej volupte ĉiujn histojn de la kor’.
Miaj strofoj volus vindi sveltajn formojn de Venuso,
La plastikon de statuoj de l’ antikva kulta bel’,
Bronzaj nudoj de la lando, simbolitaj per lotuso,
Fantazian eldoradon de la ravo kaj fabel’.
Mian himnon al la karno - al patrino de l’ spirito -
Kantas ĥore la plej lumaj anguletoj de l’ anim’,
Miajn sonojn naskas fulmoj de la krea amirito,
La mistero kaj embrio de la ritmo kaj la rim’.
Mia lingvo volus esti rita gesto, danca turno,
Esperanto, saturita per la maja florpolen’,
Mia vervo - mia ĝuo en kristale klara urno,
Monumento, postlasita sur la vojo el Eden’.
Gloso : hurio : nigrookula junulino, destinita al la plezuro de la savitoj en paradizo, volupte bela virino (NPIV)
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.