Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita lundon la 29an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2910 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Jevsejeva (tri poemoj por infanoj)
puce Jevsejeva : Aŭtuna melodio
puce Jevsejeva : Kuraĝa ansero
puce Jevsejeva : Murhorloĝo (rimpoemo)

Jevsejeva (tri poemoj por infanoj)

Ludmila Jevsejeva
Tri poemoj

Infanoj desegnas

Desegni ŝatas ĉiuj infanoj,
Ĉu angloj, ĉu rusoj, aŭ ĉu japanoj...
Sci-vola okulo fiksas ĉion :
Domon, riveron, arbo-folion...
Estu nur kreto, krajono, papero,
Amikeco kaj Paco sur Tero !



Enigmo

Multajn pinglojn subpiceo
trovis Petro kaj Andreo.
Kiu perdis ?
Jen enigmo !
Eĉ, de spuroj mankas signo.
—Eble estis sub piceo
Erinaca tra-noktejo ?



Leontodo

Leontodo flava floris
en komenco de l’ somer’.
Or-kapeto brile oris
inter herbo, sur la ter’.

Pasis temp’. Petaloj velkis.
Kie restis la dekor’ ?
Sur flugiloj de la vento
Lanugete flugis for.

detajpis Dorothea Kaiser


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio