Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 27an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2907 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Galeano forpasis
puce Galeano : La elefanto
puce Galeano : La lingvo
puce Galeano : La rajto deliri
puce Galeano:Guajakarbo

Galeano forpasis

kondolenco



Eduardo Galeano forpasis

Eduardo Galeano (Montevideo, 3-a de septembro de 1940 - 13-a de aprilo de 2015), genia aŭtoro de Las venas abiertas de América Latina ("La tranĉitaj vejnoj de Latin-Ameriko"), forpasis.

La novaĵo aparte min tristigis. Nenion mi sciis pri la kancero de Eduardo Galeano.

Jen kelkaj donitaĵoj pri tiu bona verkisto kaj grandanima homo en rilato kun Esperanto. 


Lin mi rete kontaktis en 2013 por peti de li permeson por publikigi mian esperantigon de sep el liaj poemoj kuntekste de la antologio Poezio : armilo ŝargita per futuro. Eduardo respondis al mi ne nur ke li rajtigas min tion fari, sed ke tio konstituas por li grandan honoron. En unu el miaj mesaĝoj, mi manifestis al li mian deziron persone konatiĝi kun li en Madrido, kadre de unu el liaj ne maloftaj vizitoj al ĉi urbo, kie li vivis ekzilita en la epoko de la urugvaja diktaturo. Kaj li volonte konsentis. Tio jam, ve !, neniam eblos. Sed nenio povos forpreni disde mi la plezuron kaj la honoron, ke mi pruntis al li mian esperantan voĉon por reprodukti liajn senkompare trafajn kaj belajn vibrojn en la internacia lingvo. En la paĝoj 273-279 de mia menciita antologio, legeblas liaj La rajto deliri, Malriĉecoj, La sistemo, Fenestro super la timo, La utopio, La neniuloj kaj Fajroj. Kaj mia lasta libro, la liberecana antologio Memorindaj anarkiistoj kaj anarkiisma esperantismo, prezentita la 22an de aprilo en Barcelono, komenciĝas per motoj el diversaj aŭtoroj. La unua el ili estas la versoj de La utopio, de Eduardo Galeano : 

 La utopio sidas ĉe la horizonto, 
mi proksimiĝas du paŝojn, 
ĝi foriĝas du paŝojn. 
Mi vojas dek paŝojn, kaj la horizonto 
ŝovas sin dek paŝojn for. 
Kiom ajn mi vojos, 
neniam mi ĝin trafos. 
Por kio do servas la utopio ? 
Ĝuste por tio : por vojadi. 

Eduardo Galeano mortis, sed li ne malaperis. Li transvivas sin per sia eterna voĉo. Jen la miraklo de la literaturo. 

Miguel Fernández 
 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio