Malo estas nomo de monaĥo deveninta de Kimrujo dum la 6a jarcento. Li fariĝis episkopo de la vilaĝo situanta apud la rivero Ranco (la fama vilaĝo de Asteriks), kaj dum la 11a jarcento la iama episkopo apude konstruigis la fortikaĵon sur duoninsulo protektita kontraŭ la vikingoj.
La fama devizo « nek franco, nek bretono, maluano mi estas », klarigas iomete la spiriton de la urbanoj tre sendependaj. La dukino, Anno de Bretonio, fortigis sian kastelon ne kontraŭ la angloj, la tradiciaj malamikoj, sed kontraŭ la urbanoj, kiuj, tamen, sukcesis starigi la unuan respublikon dum la 16a jarcento, dum 4 jaroj.
San-Malo’ estis fama pro siaj maristoj kiel Dugaj-Trueno (Duguay-Trouin) kiu konkeris Rio-de-Ĵanejron, siaj korsaroj kiel Surkufo (Surcouf), siaj esploristoj, kiel Jakvo Kartiero (Jacques Cartier), kiu malkovris Kanadon. La kuraĝaj fiŝkaptistoj de Novlando estas malpermesitaj reiri tien pro manko da fiŝoj, la moruoj. Ankaŭ verkistoj, kiel Ĉatobriando (Chateaubriand), sciencistoj, kiel Brusezo (Broussais) aŭ Maŭpertuiso (Maupertuis), religiuloj kiel Lameneo (Lamennais) famigis la urbon.
Kvankam la malnova urbo estis detruita dum la lasta mondmilito, krom la remparoj, oni rekonstruis ĝin same.
Apude oni povas viziti la unuan baraĵon por fari elektron per la forteco de la tajdo. Ankaŭ la urbeto Kankal’ (Cancale), estas vidinda pro la bredo de ostroj, bele situanta borde de la golfo de Miĥaelmonto.
Anne-Marie
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.