17/02/11 08:36
KAIRO - La egiptianoj ekuzis sian post foriro de Mubarako novakiritan liberecon daŭrigante siajn strikmovadojn por postuli salajroplialtigojn, k tio spite al alvokoj far la nova armea povo al reekigo de la laboro, kiel montras menciitaj movadoj en la Nila delto, en urboj laŭlonge de la Sueza kanalo, en Kairo k en la dua urbego de la lando, Aleksandrio (norde).
Ankaŭ la banka sistemo lamas, tiel ke la Kaira Borso, fermita ek de la 27a de januaro, tiel restos ĝis almenaŭ dimanĉo.
Multaj sociaj konfliktoj ekis dum la lastaj tagoj, sekve de la ribelo kiu forpelis Mubarakon el la povo post trijardeka regado k kaŭzis 365 mortintojn k 5500 vunditojn inter 25/01 k 11/02, laŭ bilanco de la ministerio pri Sano.
La armeo avertas pri la "katastrofaj" konsekvencoj, kiujn riskas havi novaj sociaj movadoj, kvankam ĝi asertas "konscii" pri la soci-ekonomiaj problemoj, tamen substrekante, ke "ili ne povas solviĝi antaŭ la fino de strikoj k laborej-okupoj".
La dungitoj de la plej granda teks-fabriko de Egiptio (24000 dungitoj) rekomencis striki en Mahalaho (محلة), en la Nila delto, por postuli salajroplialtigojn k plibonigojn de la laborkondiĉoj. Striko paralizas ankaŭ alian grandan teks-fabrikon en Helŭano (حلوان), en la suda ĉirkaŭurbo de Kairo.
Fonto : http://www.portalangop.co.ao/motix/...
Kompiltradukis Markovo-Vito.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.