Ĉiujn fotojn de tiu kongresfilmo faris nia kamarado Remo Bouchet. Dankon al li.
Parto de la gekongresanoj atendante la komunan fotadon
Dum la solena malfermo parolas la OKK-prezidanto, k-do Tibor Szabadi. Maldekstre de li sidas la urbestro de Nadjkaniĵo (Nagykanizsa) kaj dekstre k-do Kep Enderby
Parto el la partoprenantaro dum la laborkunsido
Tre atentemaj partoprenantoj : k-dino S. de Weerd, k-doj J. Schram kaj N. Gudskov.
Ĉe la tribuno oni serioze kaj detale respondadis al seriozaj demandoj.De maldekstre : nia kasistino k-dino T. Sabatier, k-doj Y. Peyraut kaj G. Ledon.
Ankaŭ niaj japanaj gekamaradoj serioze traktis ion : k-do Yamasaki kaj k-dino Tahira.
Distris nin hungara folklora grupo en unu el restoracioj nomataj "ĉarda"
Ili ne nur defilis sed ankaŭ belege dancis kaj kantis
Ankaŭ junulinoj el Nagjkaniĵo dancis por ni diversajn dancojn
Ni malkovris talentajn aktorojn el Aŭstralio : k-do S. Horvath kaj k-dino F. Toubale.
Prezidanto de la P.K. estis ofte intervjuata - helpe de k-do Tibor Szabadi.
La plej meritaj por bonega kongreso : urbestro de Nagjkaniĵo kaj la OKK-prezidanto.
Okaze de la fermo la urbestro invitis nin gustumi frandaĵojn.
Post danko al la urbestro ni invitis ĉiujn al la venontjara kongreso en Alikanto (Alicante), Hispanio. Ĉiuj informoj pri ĝi aperos en Sennaciulo. De maldekstre : urbestro de la gastiganta urbo, OKK-prezidanto de la venonta, k-do Marteno Bustin kaj la prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.