Proksime al la loko Chalchihuistan, en setlejo de malgrandaj,
sendependaj kamparanoj, kiu havis la nomon Cuishin, vivis sur sia eta
ranĉo la cocil-indiĝeno Candido Castro kun sia edzino Marcelina de las
Casas kaj siaj du filoj Anĝelino kaj Pedrito. La malgranda korto, kiun
mastrumis Candido, havis ĉirkaŭ du kaj duonon da hektaroj kiel
terposedon, kiuj estis sekaj kaj ŝtonecaj kaj kultivendis kun multe da
peno kaj diligento, por ke ili nutru la familion.
Grandaj kortoposedantoj, bienuloj de la distriktoj Jovel kaj Chiilum
ofte per logaj ofertoj provis instigi Candidon setli kun la tuta familio
sur unu el la bienoj kaj rezigni pri la magra kaj aĉigita ranchito, kiu
laŭ ili estis senutila posedo.
La bienuloj, ĉiam serĉante novajn familiojn, kiuj estas malhaveblaj sur
bienoj, ne estis ĉiam tre elektemaj pri la uzataj rimedoj por logi
indiĝenajn familiojn el sendependaj vilaĝoj kaj setlejoj. Ne malofte
okazis, ke kvereladis bienuloj pri la posedo de tiaj familioj, kvazaŭ
ili estus brulmarkitaj bovidoj, pri kiuj ĉiu bienulo de la regiono
supozis havi rajtigitan pretendon. Tiuj kvereladoj pri la posedo de la
sendependaj indiĝenaj familioj kun multaj infanoj estis ofte la kaŭzo de
longtempaj malamikecoj inter bienuloj, jen malamikecoj heredigitaj dum
kelkaj generacioj de la patroj al la filoj, ili ekzistis plu eĉ tiukaze,
se la indiĝenaj familioj en la longa intertempo jam elmortis sekve de
kvereloj en la parencaro aŭ neniiĝis en la tribo aŭ formigris kaj neniu
homo povis plu memori pri tio, kial la malnovaj familioj de najbaraj
bienuloj vivis en mortiga reciproka malamikeco.
La Jefes Politicos, la politikaj ĉefoj kaj reprezentantoj de la
diktatoro en la distriktoj, tiel, kiel ĉiuj aliaj instancoj estis ĉiam
flanke de la potencaj kaj riĉaj bienuloj. Kompreneble. Se al la
instancoj sukcesis senposedigi sendependan indiĝenan familion, ĉu per
deklaro pri la senvalideco de ties posedorajtoj, ĉu per rimedo, kiu en
ĉiu rilato estis la sama kiel krimo, oni transdonis la senrajtigitan
familion al la bienulo kiel posedon. La bienulo transprenis la ŝuldojn
de tiu familio kaj pagis la altajn monpunojn, kiujn oni ŝarĝis al unu aŭ
pluraj membroj de la familio por iuj krimoj, kiujn ili aŭ vere
entreprenis aŭ por krimoj, pri kiuj oni kulpigis ilin senjuste.
Monpunojn, kiujn oni ŝarĝis pro neniu alia celo krom enŝuldigi la
familion tiom, ke bienulo, kiu deklaris sin preta transpreni la ŝuldojn,
povis akiri la familion kiel servutulojn por sia bieno. Ju pli proksime
bienulo estis en parenca rilato al Jefe Politico, ju pli bone li rilatis amikece kun li kaj ju pli bonvoleme li montriĝis kontribui al tio, ke la Jefe Politico
aŭ alia subĉefo de la diktaturo povu vivi oportunan kaj bonfartan
vivon, des malpli la bieno devis suferi pri la manko je indiĝenaj
laboristaj familioj.
Per denaska kamparana prudenteco, per sobreco kaj per tio, ke li zorgis
pri nenio alia krom pri sia laboro, li sukcesis pri sia agro kaj pri la
bonfarto de sia familio. Tial Candido kapablis konservi sian
sendependecon kiel libera campesino.
La indiĝena setlejo, rancheria, konsistis nur el kvin familioj,
ĉiuj apartenantaj al la Cocil-nacio. Kvankam la lando de la ceteraj
familioj estis eĉ ne je joto pli bona ol tiu de Candido Castro, kvankam
ĉiuj vivis en tre mizeraj palmkabanoj nur ŝpareme priĵetitaj per argilo,
kaj kvankam ili vivis tiel simple, praorigine kaj mizere kiel kapablas
tion sur la kontinento Ameriko nur indiĝenaj etkamparanoj, ĝi ne nur ne
sukcesis logi Candidon al bieno kiel peonon, sed ankaŭ neniun el la
aliaj familioj. Sciis ĉiu viro de la setlejo, ke la vivo de la peonoj
sur la bienoj en multaj rilatoj estas pli facila, pli sekura kaj pli
fidinda ol tiu sur tiu magra, arda, seka, ŝtoneca tero. Kun bona rajto
la setlejo nomiĝis Cuishin, Varmego. Sed ĉiuj ĉi familioj preferis vivi
povre, eterne minacataj de perditaj rikoltoj ol meti sin sub regadon kaj
komandon, eĉ se la komandopovo asignus al ili la ĝardenon de Edeno kiel
anstataŭaĵon por la perdita sendependeco kaj la libero rajti paroli
tion, kion ili volas. Ili prefere malsatadis en sendependenco kaj libero
ol flate reagi je la komandoj de regento. Se oni demandus ilin, kial
ili preferas tiun vivon al tiu de peono, ili eble donus saman aŭ similan
respondon, kiel sciigis ĝin pramaljuna negrino en Luiziano. En sia
juneco antaŭ la intercivitana milito ŝi estis ankoraŭ sklavino. Ĉiujn
zorgojn pri ŝia bonfarto havis tiam ŝia mastro kaj majstro ; ŝi laboris
kiel servoknabino en la domo de siaj mastroj kaj rajtis manĝi de ĉio,
kion ofertis la kuirejo. Poste ŝi vivis en kunrompiĝema kabano, lavis la
tolaĵon por la najbaroj kaj sciis neniam, ĉu ŝi havos ion por manĝi je
la sekva tago sen devi ŝteli kaj tial enprizoniĝi. Oni demandis ŝin
iutage : „Aŭskultu, onklineto, ĉu vi multe pli bone fartis, kiam vi
ankoraŭ estis sklavino ?“
„Jassuh“, ŝi respondis, „tiam mi certe statis multe pli bone, sed
nun mi estas multe pli feliĉa ; sciu, Siro, estas la sento kaj ne la
stomako, kiu feliĉigas homon.“
Kaj certe parolis ankaŭ ĉi tie en Cuishin en ĉiuj familoj pli la sento
ol la stomako. Alie oni ne povus klarigi al si, kial la homoj eltenis
vivi tiel povre kaj tiel pene, anstataŭ ŝarĝi ĉiujn zorgojn sur bienulon
por la rekompenco fari tion, kio plaĉas komandi al la bienulo.
Glosoj
campesino = kamparano
Jefe Politico = la politika ĉefo de distrikto
rancheria = malgranda ranĉo, malgranda bieno
Yassuh = Jes, Siro