Junaj geedzoj ĝin aĉetis.
Ŝi kudris ; li ĉarpentis. Ligno
kaj ŝtofo ordigite netis,
kaj meblo ŝajnis amosigno.
Ili vivadis pene, ŝpare,
sed ĝoje, kreis sian neston,
revadis pri la hejmo pare,
kaj prifieris tolokeston ;
tapetis murojn, plantis florojn,
preparis robojn por la tria -
kiu alportis ja laborojn,
sed igis hejmon ĝojradia.
Pli da infanoj ; pli da penoj ;
da maltrankvilo, kaj sufero ;
pli da laboroj, pli da benoj,
da estonteco kaj espero.
Mebloj akiris siajn mitojn ;
infanoj kreskis ; ili kreis
proprajn memorojn, etajn ritojn ;
mezaĝa paro jubileis -
bombo detruis dum sekundo
rikoltajn dudekkvin septembrojn,
kaj lasis sur malpura grundo
nur meblopecojn, sangajn membrojn.
Tiu ĉi poeziaĵo de Marĵorio Bultono (Marjorie Boulton) aperis en la kompillibro Sub la signo de socia muzo en 1987.
Pri la Projekto "Hejmo" vidu sur la retejo de SAT-EFK jenan paĝon :
– Projekto "Hejmo"
Registrita versio de Abatejo kadre de Projekto "Hejmo" :
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.