B.TRAVEN
TREZORO DE L’ SIERRA MADRE
Pri la traduko
tradukis Hans-Georg & Dorothea Kaiser
laŭ la unua eldono de la eldonejo
Librogildo Gutenberg
en Berlino, 1927
lingve kontrolis Blazio Vaha
La PDF-on aranĝis Frank Vohla
UNUA ĈAPITRO
La trezoro,
kiun trovi laŭ vi
ne indas la penon
de vojaĝo, ĉu ?
Tio estas la vera trezoro,
kiun serĉi laŭ vi via vivo
ŝajne estas tro mallonga !
La briletanta trezoro,
kiun opinias vi,
troviĝas sur la alia flanko !
1
La benko, sur kiu sidis Dobbs, laŭordis neniel. Unu el la latoj estis elrompita, kaj dua lato kurbiĝis malsupren, tial oni sufiĉe rajtigite povis rigardi la sidadon sur ĝi kiel punon. Ĉu li meritas tiun punon aŭ ĉu oni maljuste alkroĉis lin tiun kondamnon, kiel la plej multajn kondamnojn alkroĉatajn al iu, pri tio Dobbs en tiu momento ĝuste ne pensadis. Ke li sidis maloportune, li verŝajne rimarkus nur tiukaze, se iu demandus lin, ĉu li sidas bone sur la benko. La pensoj, kiuj okupis la viron Dobbs, estis la samaj, kiuj okupas tiom da homoj. Estis la demando : Kiel mi povas enspezi monon ? Se oni jam havas iom da mono, estas pli simple enspezi monon, ĉar oni povas investi ion. Sed, se oni posedas nenion, estas malfacile kontentige solvi tiun aferon.
Dobbs havis nenion. Oni povas trankvile diri, ke li havis malpli ol nenion, ĉar li havis eĉ ne tutan kompletan vestaron, kiu en limigitaj cirkonstancoj povas esti rigardata kiel modesta komenca kapitalo.
Sed kiu volas labori, tiu trovas laboron. Oni nur ne ĝuste venu al tiu, kiu diras tiun frazon ; ĉar tiu ne havas laboron je disdono kaj tiu ankaŭ neniun povus nomi, kiu serĉas laboriston. Tial li ja uzas ĝuste tiun ĉi frazon, por pruvi kiom malmulte li komprenas la mondon.
Dobbs estus tirinta ĉarojn kun ŝtonoj, se li trovus tian laboron. Sed eĉ tiun laboron li ne ricevis, ĉar ĉeestis tro multaj, kiuj atendis pro tiu laboro, kaj ĉar la indiĝenoj havis ĉiam pli da ŝancoj ricevi ĝin ol fremdulo.
Ĉe angulo de la Plaza ŝupurigisto havis sian altan feroseĝon. La ceteraj ŝupurigistoj, kiuj ne povis pagi seĝon, kuris kun siaj kestetoj kaj klapbenketoj kiel neĝmusteloj ĉirkaŭ la Plaza kaj lasis neniun en paco, kies ŝuoj ne estis puraj kiel spegulo. Egale ĉu li sidis sur unu el la multnombraj benkoj aŭ ĉu li promenis, oni ĉiam molestis lin. Do, eĉ la ŝupurigistoj ne facile trovus laboron, kaj kontraŭe al Dobbs ili estis kapitalistoj, ĉar ili havis ekipaĵon, kiu kostis almenaŭ tri pesojn.
Eĉ se Dobbs estus havinta la tri pesojn, ŝupurigisto li ne povus fariĝi. Ne ĉi tie inter la indiĝenoj. Blankulo ankoraŭ neniam provis purigi ŝuojn surstrate. Ĉi tie ne. La blankulo, kiu en ĉifonoj kaj ĝismorte malsate sidas sur benko de la Plaza, la blankulo, kiu almozpetas aliajn, la blankulo kiu faras rompŝtelon, ne estas malestimata de la ceteraj blankuloj. Sed, se li purigas botojn surstrate aŭ almozpetas ĉe indiĝenoj aŭ portas glaciakvon en siteloj kaj vendas ĝin, li sinkas estime profunde sub la plej kotan indiĝenon kaj malsatmortas tamen. Ĉar neniu blankulo akceptus lian laboron, kaj la neblankuloj rigardus lin kiel nedecan konkuranton.
Sur la blankan ferseĝon ĉeangulan sidiĝis sinjoro en blanka kostumo kaj la purigisto ekpoluris ties brunajn ŝuojn. Dobbs ekstaris, lante promenis transen al la seĝo kaj diris kelkajn mallaŭtajn vortojn al la sinjoro. La sinjoro apenaŭ rigardis supren, metis manon en pantalonpoŝon, eligis peson kaj donis ĝin al Dobbs.
Momenton staris Dobbs tute perpleksa, tiam li reiris al la benko. Li kalkulis ricevi nenion aŭ eble dek centavojn. Li tenis la manon en la poŝo kaj karesis la peson. Kion fari per ĝi ? Tago - kaj vespermanĝon aŭ du tagmanĝojn aŭ dek pakaĵojn da cigaredoj Artistas, aŭ kvinfoje glason da laktokafo kun Pan Frances, kiu estas kutima bulko.
Post certa tempo li forlasis la benkon kaj migris la kelkajn stratojn malsupren al la hotelo Oso Negro. La hotelo propre estis nur Casa de Huespedes, portempe loĝiga domo. En la antaŭa fronto troviĝis en unu flanko la magazeno kun ŝuoj, ĉemizoj, sapo, sinjorinaj subvestoj kaj muzikiloj ; je la alia flanko estis magazeno kun dratmatracoj, faldeblaj kuŝseĝoj kaj fotografaj aparatoj. Inter tiuj du magazenoj troviĝis la larĝa domtrairejo, kiu kondukis al la korto. En la korto troviĝis la disfalemaj kaj putraj lignobarakoj, kiuj formis la hotelon. Ĉiuj tiuj barakoj havis malgrandajn, malvastajn mornajn senfenestrajn ĉambretojn. En ĉiu ĉambreto staris kvar ĝis ok litoj. Sur ĉiu lito kuŝis malpura kuseno kaj malnova trivita lanokovrilo. Lumo kaj aero por la ĉambroj venis tra la pordoj, kiuj ĉiam estis malfermaj. Spite tion la ĉambroj ĉiam estis mucidaj, ĉar ili ĉiuj situis sur la ebena tero kaj tial la sunradioj povis enpenetri nur ioman distancon en ĉiun ĉambreton. Aerotrablovo same ne ekzistis, ĉar la aero en la korto estis senventa. Tiun aeron la klozetoj, kiuj ne havis gargarilojn, ankoraŭ pli malbonigis. Krome brulis meze de la korto tage kaj nokte lignofajro, sur kiu staris grandaj ladokonservujoj, en kiuj oni kuiris lavaĵojn, ĉar en la hotelo troviĝis ankaŭ la lavejo de ĉino.
Maldekstre domtraireje, antaŭ ol oni venis en la korton, estis ĉambreto, en kiu sidis la domvartisto. Dua ĉambro, tuj apud tiu akceptejo, estis ĝis supre fermita per dratreto. Ĉi tie kuŝis konservataj sur la bretaroj la kofroj, kestoj, paketoj kaj kartonujoj de la hotelgastoj. Jen kuŝis kofroj de homoj, kiuj eble nur nokton dormis ĉi tie ; ĉar kelkaj de la kofroj kaj kestoj estis kovritaj per multe da polvo. La mono, kiun la gasto havis, sufiĉis ĝuste nur por nokto. Je la sekva mateno la viro dormis ie ekstere kaj ankaŭ la sekvajn noktojn. Iutage li tiam revenis, prenis ĉemizon aŭ pantalonon aŭ iun alian bezonaĵon el la kofro, fermis ĝin kaj redonis ĝin por plua konservado. Kaj iutage la viro tiam ekvojaĝis. Ĉar li ne havis monon por trajno aŭ ŝipo, li devis migri piede kaj ĉe tio ĝenus lin lia kofro. Nun la viro eble estis en Brazilo aŭ delonge mortinta je soifo en dezerto aŭ sur ĝangalvojo malsatmortinta aŭ mortbatita.
Post jaro, kiam la konservejo por la kofroj estis plenpakita per pakaĵoj, tiel ke la aĵoj de la novaj alvenintoj ne plu enmeteblis, la hotelposedanto komencis reordigadon. Je la aĵoj troviĝis kelkfoje notfolieto kun la nomo de la posedanto de la kesto aŭ de la kartonujo. Okazis, ke la viro forgesis la nomon, kiun li donis tiam, kaj ĉar li ŝanĝis intertempe sian nomon, li nun ne povis repostuli sian kofron, ĉar li ne povis rememori pri lia tiama nomo. Li certe povis priskribi la kofron. Jen la domvartisto demandis pro la nomo, kaj ĉar la nomo ne estis identa kun la folieto pikita per pinglo sur la kofron, la kofro ne estis redonita al li.
Ofte la notfolieto kun la nomo estis defalinta. Kelkfoje ĝi estis markita nur per kreto, kiu forviŝiĝis. Iafoje la domvartisto pro hasto forgesis demandi pri la nomo kaj skribis nur la litnombron kun blua krajono sur la kartonujon. Sed la litnombron la posedanto de kartujo neniam sciis, kaj se li estus sciinta ĝin, li apenaŭ retenus ĝin en memoro. Dato estis donita neniam.
Estis do neniam konstatebla, kiom longe kuŝis kesto aŭ kofro ĉi tie en la konservejo. La daŭro de la konservotempo estis prijuĝata laŭ la alto de la polvotavolo, kiu estis sur la aĵoj. Kaj laŭ tiu ĉi alto la hotelposedanto povis diri tre precize, kiom da semajnoj jam kuŝadis tiu kofro aŭ tiu sukersako. La konservado kostis nenion. Sed, se la ĉambro fariĝis tro plenŝtopita, la aĵoj, kiuj montris la plej altan polvotavolon, venis eksteren. La posedanto traserĉis la enhavon kaj ordigis ĝin. Plej ofte estis ĉifonoj. Okazis malofte, ke oni trovis iun valorplenan aĵon en kofro ; ĉar tiu, kiu havas valoraĵojn, ne tranoktas en Oso Negro, aŭ li pasigis tie nur unu nokton. Tiujn ĉifonojn la hotelbaraka posedanto donacis tiam al ĉifonitaj hotelgastoj almozpetantaj pri ili aŭ al aliaj ĉifonitaj homoj ĵus preterirantaj. Ja tiel estas en la mondo, ke neniu pantalono povas esti tiom ĉifonita, neniu ĉemizo tiom trivita, neniu boto tiom tratretita, ke ne iu troviĝus, kiu rigardas tiun pantalon aŭ tiun ĉemizon ankoraŭ kiel tre bona ; ĉar neniu homo surtere povas esti tiom povra, ke ne alia supozus sin ankoraŭ pli povra.
Dobbs havis neniun kofron, kiun li povus doni por konservado, eĉ ne kartonujon aŭ papersakon. Li ne estus sciinta, kion enmeti en ĝin ; ĉar ĉion, kion li posedis, li portis en siaj pantalonpoŝoj. Jakon li ne plu havis jam de monatoj.
Li eniris en la ĉambreton de la domvartisto. Tiu ĉambro antaŭfronta, troviĝanta en la ĉefa enirejo, efektive havis giĉetan breton, sed neniu uzis ĝin, eĉ ne la domvartisto mem. Sur tiu ĉi giĉeta breto, proksime antaŭ la ŝovebla fenestro, staris akvobotelo kaj kruĉeto el fajenco. Tio estis la komuna akvobotelo por ĉiuj hotelgastoj. En la dormĉambroj mem ne estis akvo kaj ne akvobotelo. Kiu estis soifa, tiu devis veni al la ĉi-tiea giĉeta fenestro por trinki. Kelkaj spertaj gastoj, precipe tiuj, kiuj nokte ofte eksoifis, prenis vakan tekilbotelon poste plenigitan per akvo en la dormoĉambrojn.
La domvartisto estis ankoraŭ tute juna viro, apenaŭ dudekkvin jarojn aĝa. Li estis malgranda kaj magra kaj havis longan pintan nazon. Lia servo etendiĝis de morgaŭ matene je la kvina ĝis vespere je la sesa. Vespere je la sesa la domvartisto komencis sian noktoservon. Ĉar la hotelo tage kaj nokte seninterrompe estis malferma, ne tiom pro la trajnoj, kiuj nokte nur alvenis, se ili malfruiĝis, sed multe pli pro tiuj laboristoj, kiuj ĉi tie dormis en la hotelo kaj kiuj havis okupon en la restoracioj aŭ en aliaj negocaj branĉoj, kie la labortempo finiĝis tre malfrue en la nokto, kelkfoje nur antaŭmatene.
Tage kaj nokte oni vekis iujn en la hotelo, ĉar ĉiam estis iuj, kiuj devis ellitiĝi je iu ajn tempo, ĉar ili devis iri al laboro. Tie dormis privataj noktogardistoj, bakistoj, asfaltfaristoj, stratpavumistoj, gazetvendistoj, panportistoj kaj anoj de profesioj, kiuj tute ne lasas priskribi sin per unu vorto. Multaj el tiuj homoj estus povintaj lupreni privatan loĝejon, kie ili pli bone kaj pli pure estus dormintaj, kaj ne estus en komuneco kun nekonatoj, fremduloj kaj vagabondoj. Sed pro la vekado, pro ilia ĝustatempa laborkomenco, ili loĝis ĉi tie en la hotelo, kie ili povis fidi pri tio, ke oni ĝuste en tiu minuto vekas ilin, kiun ili diris. Ambaŭ domvartistoj estis tre diligentaj homoj. Venis ĉiutage novaj gastoj kaj malnovaj foriris. Alternoj okazis ĉiutage. Ĉiuj nacioj estis prezentataj, preteriris blankaj, flavaj, nigraj, brunaj, ruĝbrunaj vizaĝoj la giĉeton. Sed la domvartisto, kiu deĵoris, sciis ĉiam, ĉu la viro pagis aŭ ne. Se li dubis, li rigardis tuj en la libron kaj persekutis la viron per la okuloj tra la fenestro, kiu kondukas al la korto, por scii en kiun ĉambron li kuras.
Ekzistis ankaŭ kelkaj tute malgrandaj ĉambroj, en kiuj estis nur unu lito, relative larĝa kaj kun matraco. La matraco estis ja tre dura, sed la gastoj ne estis dorlotitaj. Tiuj ĉambroj estis destinitaj por du personoj kaj kostis por ĉiu persono peson. Estis ĉambroj, kiujn uzis tiuj, kiuj venis kun ino. Ankaŭ por kelkaj inoj kaj knabinoj ekzistis kelkaj barakoj, kun pluraj fiksitaj litoj, kiuj kostis kvindek centavojn.Tiuj ĉambroj havis du pordojn, sed la pordoj ne estis fermeblaj kaj pendis tiel oblikve en la hinĝoj, ke oni eĉ ne ĝuste povis fermi ilin. La litoj de la virinaj unuopaj gastoj tamen havis moskitoretojn, sub kiuj la inoj povis kaŝiĝi kaj senvestiĝi. Precipe la knabinoj de simpla deveno kaj la indiĝenaj knabinoj havas mirigan lertecon sub tiuj retoj vesti kaj malvesti sin, kaj sub ili pasigi tiel nevidate la nokton, kvazaŭ ili estus interne de la masonitaj muroj de domo. Plej ofte estis kuirejaj knabinoj el la restoracioj, kiuj loĝis ĉi tie.
La viroj multe tro multe devis okupiĝi pri la propraj aferoj, por povi zorgi sin pri la junulinoj. Kaj la junulinoj loĝis en tiu hotelo, kie ĉio estis tiel malferma kaj nefermita, kiel apenaŭ imageblas, pli sekure ol en kelkaj aliaj lokoj prezentataj kiel „Bona familia hotelo“. La ĉifonitaj viraj hotelgastoj estus mortbatintaj la viron, kiu estus kuraĝinta enŝteliĝi ĉe la junulinoj por fari tie iun stultaĵon.
Estis gastoj ĉi tie, kiuj ĉi tie loĝis jam du, tri, ja eĉ kvin jarojn. Ĉar ili ĉiam havis la saman dormlokon, kaj loĝis en la sama angulo, ili propradire loĝis same tiel pure kiel en privata domo. Nur la dormkunuloj kompreneble plej ofte alternis ĉiunokte. Sed okazis, ke sufiĉe da daŭraj gastoj kuniĝis, kiuj plenigis tutan ĉambron por si. La vivo por la viroj estis multe pli libera ol en privata domo. Ili povis veni, kiam plaĉis al ili, sen kolerigi la dommastrinon, ili povis foriri laŭplaĉe sen tio, ke iu okupiĝus pri ili, kaj kiam ili hejmvenis peze ŝarĝiĝinte, des pli neniu okupiĝus pri ili.
Ŝrankoj ne estis en tiuj du ĉambroj. La vestojn oni pendigis al najloj, kiuj estis batitaj en la lignajn vandojn. Kelkaj gastoj, kiuj jam pli longe ĉi tie loĝis kaj havis laboron, pakis siajn dimanĉajn vestaĵojn en lignokeston, kiun ili povis fermi per pendoseruro. Aliaj faris kovrilon el saka tolo, por gardi siajn aĵojn kontraŭ polvo. Pliaj aliaj zizage tiris ŝnuregon trans siajn pendigitajn vestojn, tiel firme, ke unuopa pantalono nur tre malfacile eltireblus. Oni ŝtelis malofte ion ; ĉar, tiukaze, se iu portis ion sub la brako, la domvartisto rigardis lin misfide, kaj se la domvartisto eĉ konis la pantalonon kaj sciis, ke ĝi apartenis al alia, la fripono tute ne estus traveninta. La domvartistoj sciis la pantalonojn kaj jakojn de siaj gastoj sufiĉe bone. La domvartisto sidis sen multe da libera loko en sia ĉambro, ĉar la ejo estis plenpakita per ĉiuj eblaj aĵoj. Malgrandaj paketoj, kartonujetoj, tute malgrandaj retikuletoj kaj tiaj aĵoj, kiuj apenaŭ indis la penon malfermi pro ili la dratkaĝon, ĉar ili estis transdonitaj nur por mallonga tempo ĉi tie. Oni volis transpreni ilin post duono de horo, aŭ iam tiam. Plej ofte oni vere transprenis ilin je la interkonsentita tempo, sed kelkfoje ili kuŝis eĉ semajnojn ĉi tie kaj estis forgesitaj de la posedanto, kiu subite forvojaĝis, eble kiel maristo ĝis la kontraŭa fino de la mondo. Se ŝipo ĝuste elveturis kaj mankis ŝipanoj, oni kunprenis tiun, kiu plej rapide estis preta foriri kaj lasi ĉion post si, kiu foriris tuj de tie, kie li ĝuste staris.
Krome en la malvasta ĉambro estis ankoraŭ alta bretaro kun mantukoj, sapo kaj lavtukoj el basto por la bangastoj. Oni povis nur duŝi. Ĉiu duŝado kostis dudek kvin centavojn. La akvo estis frida kaj tre rara. Krome tie staris bretaro por leteroj kaj diversspecaj paperoj. Ĉio estis polvokovrita.
Fine tie troviĝis ankoraŭ monŝranko. En tiu oni konservis la valoraĵojn de la gastoj, kiujn dormgastoj transdonis : mono, horloĝoj, ringoj kaj aparatoj, kiuj estis valoraj. Inter tiaj aparatoj troviĝis kompasoj, kampmezuriloj kaj similaj aĵoj, kiujn geologoj aŭ oro- aŭ arĝentoserĉistoj bezonis. Ankaŭ tiaj homoj, kiuj havis tiajn aparatojn, ofte tre enmizeriĝis kaj fine albordiĝis ĉi tie kiel dormgastoj. Ankaŭ fusiloj, revolveroj, kaj fiŝkaptiloj ĉi tie pendadis.
Antaŭ la domvartisto sur la malgranda angulo de la tablo, kie estis cetera ankoraŭ loko libera de paperoj, paketoj, kaj skatoloj, kuŝis la granda libro por fremdaj gastoj. Ĉi tien oni enskribis ĉiun hotelgaston. Nur la familian nomon, la litnumeron kaj la pagitan sumon. Kiel la gasto krome nomiĝis, kiun naciecon li havis, kiun profesion, kiun celon, kaj de kie li venis, ĉio ĉi tute ne interesis la hotelposedanton. Ankoraŭ pli malmulte interesiĝis la polico pri tio, kiu neniam venis por rigardi en la libron. La libro interesis en la plej bona kazo iam la publikan estraron por la kolektado de impostoj, se la hotelposedanto volis pruvi, ke oni taksis liajn enspezojn tro alte. Nur tie, kie multaj superfluaj oficistoj estas survoje kaj pagataj de la ŝtato, la polico zorgas sin pri ĉiu aferaĉo kaj volas scii ĝis la koloro de unuopa haro de papilo, kiu estas la hotelgasto, de kie li venas, kion li volas fari ĉi tie kaj kien li intencas foriri. La oficistoj alie ja ne scius, pri kiu ili okupiĝu, kaj la impostpagistoj baldaŭ eltrovus, ke oni ne bezonas ilin.
Dobbs envenis al la domvartisto, metis peson sur la tablon kaj diris : „Lobbs, por du noktoj.“
La domvartisto foliumis en la libro, ĝis li trovis malplenan liton, skribis la nomon „Jobbs“, ĉar li ne bone komprenis lin kaj estis tro ĝentila por demandi plian fojon, kaj tiam aldonis : „Ĉambro sep, lito du.“
„Bone“, diris Dobbs kaj foriris. Li estus rajtigita tuj sterni sin, la ceteron de la posttagmezo, la tutan nokton, la tutan duan tagon, la duan nokton kaj la tutan antaŭtagmezon post la dua nokto ĝis la 12-a horo, se li volus tion. Sed li estis malsata kaj devis ĉasi aŭ fiskapti ion.
Sed la fiŝoj ne tiom simple mordis la hokon. Tiam li vidis iri antaŭ si sinjoron en blanka kostumo. Li atingis lin, murmuris ion, kaj la sinjoro donis kvindek centavojn al li.
Kun tiuj kvindek centavoj Dobbs unue iris al ĉino, por tagmanĝi. Tagmezo longe estis pasinta, sed estis ĉiam tagmanĝo ĉe ĉino, kaj se estas jam tro malfrue, ke oni povu nomi ĝin ankoraŭ Comida Corrida, tiukaze oni nomas la saman manĝon simple cena, kaj tio estas tiukaze la vespermanĝo, ankaŭ tiam, se la horloĝo de la katedralo ĵus batis la kvaran. Tiam Dobbs iom ripozas sur la benko, kaj fine li pensis pri kafo. Li ĉasiris denove certan tempon vane, ĝis li ekvidis sinjoron en blanka kostumo. Kaj la sinjoro donis al li kvindek centavojn. Arĝentomoneron.
„Hodiaŭ mi bonŝancas pri sinjoroj kun blankaj kostumoj“, diris Dobbs kaj iris al la ronda kafostando je la flanko de la Plaza de la Libertad, kiu estis plej proksima al la dogan- kaj pasaĝerhaveno.
Li sidiĝis sur la altan koktelejan seĝon kaj mendis glason da kafo kun du kornbulkoj. La glaso estis plenigita je tri kvaronoj kun varmega lakto kaj tiam kun surverŝita nigra varmega kafo, ĝis la glaso estis plena ĝisrande. Tiam oni metis la sukerujon antaŭ lin, la du belajn brunajn kornbulkojn kaj glason kun glacia akvo.
„Kial vi, banditoj, jam denove altigis la prezon je kvin centavoj ?“ demandis Dobbs, ĉe tio li enmiksis kirlante la monteton da sukero, ŝutinte ĝin en sian glason.
„La elspezoj estas tro altaj“, la kelnero diris, dum li pikadis per dentpurigilo en sia buŝo kaj tiam enuigite apogis sin al la kokteleja baraĵo.
Dobbs nur tial demandis por diri ion. Kvankam por li kaj lia speco tio estis grava afero, ĉu la kafo kostas 15 aŭ 20 centavojn, sed li ne ekscitiĝis pri la pliigo de la prezo. Se li povis havigi al si 15 centavojn, li povis havigi ankaŭ dudek centavojn, kaj se li ne povus kunigi dudek da ili, tiukaze mankus ankaŭ la 15 centavoj. Fakte estis do tute egale.
„Mi ne aĉetas lotojn, damne, lasu min fine en paco“, li vokis al la indiĝena knabo, kiu jam dum kvin minutoj svingis la longajn sveltajn flagojn de la loteriaj biletoj antaŭ lia nazo.
Sed la knabo sin ne lasis rifuzi tiom facile.
„Tio estas la loterio de la ŝtato Michoacan. La plej alta gajno faras sesdek mil pesojn.“
„Foriĝu finfine, rabisto, mi ne aĉetas lotojn.“ Dobbs trempis sian kornbulkon en la kafon kaj ŝovis ĝin en la buŝon.
„La tuta loto estas nur dek pesoj.“
„Filo de hundo, mi ne havas dek pesojn.“
Dobbs volis trinki gluton da kafo, sed la glaso estis tro varmega, li ne povis teni ĝin en la mano.
„Jen prenu do kvaronan, tio estas du pesoj kaj kvindek.“
Dobbs tre lerte kondukis la glason al la buŝo. Sed kiam li nun ĵus volis trinki, li bruligis siajn lipojn, tiel, ke li rapide devis remeti la glason, ĉar la glaso pro la longa atendado ankaŭ sur la fingroj fariĝis tro varmega.
„Se vi nun ne tuj foriĝas al la diablo kun viaj ŝtelitaj lotoj, mi verŝos la akvon sur vian vizaĝon.“
Dobbs diris tion ĉifoje kolera. Ne pro kolero pri la negoce fervora knabo, sed des pli pro la kolero, ke li bruligis sian langopinton. Al lia lango li ne povis turni sian koleron, ankaŭ ne al la kafo, kiun li zorgeme gardis kontraŭ elverŝiĝo. Tial li turnis sian koleron kontraŭ la knabon.
La knabo ne estis tre impresita. Li estis kutimiginta al tiaj eksplodoj de kolero. Li estis ankaŭ bona komercisto, kiu konis siajn klientojn. Kiu je tiu tempo trinkas kafon kaj al tio povas manĝi du bulkojn, tiu kapablas aĉeti ankaŭ loterian bileton plej favore al la ŝtato Michoacan.
„Tiukaze prenu do nur dekonan, señor. Kostas nur unu peson.“
Dobbs prenis la akvon kun la glacia akvo kaj strabis ĉe tio al la knabo. La knabo vidi ĝin, sed ne foriris de sia loko.
Dobbs trinkis gluton. La knabo svinĝadis ĉe tio siajn flagan faskon kun la lotoj antaŭ lia nazo. Kun subita movo Dobbs verŝis la akvon sur lian vizaĝon, kaj la lotoj gutis pro akvo.
Sed la knabo ne estis kolera pri tio. Li ridis nur, skuis la akvon el la lotoj kaj per duono de mandorso forigis la akvon de sia ĉifonita ĉemizo. Tiun akvoelverŝon li rigardis kvazaŭ pli kiel unuan amikecan preparon de negoco ol kiel signon de nepacigebla malamikeco. En lia kapeto la opinio foje fiksiĝis, ke tiu, kiu povas pagi glason kun laktokafo kaj povas manĝi du kornbulkojn aldone, devas aĉeti loton, por denove enspezigi la ekestintajn kostojn per loteria gajno.
La plej granda glaso, se temas pri la enhavo, iam malpleniĝas. Dobbs eldevigis la lastan guton, kiu iel eligeblis, sen devi rompi la glason. Finfine ankaŭ la lasta ereto de la belaj kornbulkoj estis surpikita, kaj Dobbs donis pagante sian kvindekon. Li ricevis dudek centavojn kiel malgrandan arĝentan moneron.
Nur tion la knabo ŝajne atendis.