Fondita je la 4-a de julio 2005, ĉe la Tutmonda Kongreso de Liberpensuloj kaj Ateistoj en Parizo, en kooperado kun la Internacia Humanista kaj Etikista Unuiĝo (IHEU), la Internacia Kunliga Komitato de Ateistoj kaj Liberpensuloj [CILALP/ILCAF, en Esperanto IKKAL], kunvenante en Vaŝingtono, D.C., Usono, je la 4-a de junio, je iniciato de Usonaj Ateistoj (American Atheists), Nacia Sekulara Societo (National Secular Society, Britio), kaj Libera Penso (Libre Pensée, Francio), prezentas la jenajn proponojn al ĉiuj organizoj de ateistoj kaj liberpensuloj tra la mondo.
– Ĉu la lukto por la apartigo de religioj kaj ŝtatoj limiĝas al lukto por akiro de la samaj kontraŭdemokrataj privilegioj por ateistoj kaj liberpensuloj kiel por eklezioj, aŭ ĉu temas pri la asertado de egalaj rajtoj kaj devoj kaj por la forigo de ajna religia regado ?
– Religia subpremado estas la dogmisma korolario de ekonomia, socia, kultura, kaj politika subpremado kaj ĝi pravigas intelektan malnobligadon, socian servutecon, kaj politikan sklavigon.
– Tial, la tutan emancipon de la homaro devas celi organizoj de ateistoj kaj liberpensuloj, ĉar ili malakceptas la trioblan jugon : “la troan regadon de aŭtoritateco en religaj aferoj, privilegio en politikaj aferoj, kaj kapitalo en ekonomiaj aferoj” (Tutmonda Kongreso de Liberpensado en Romo, 1904).
– Ĉu ne necesas, por atingi ĉi tiun celon, celi efektivan internacian kunlaboradon inter grupoj, organizoj, kaj personoj kiuj konsentas pri la koncerna postulo, ĉar la apartigo de religioj kaj ŝtatoj estas ne nur enlanda afero sed alportas internaciajn implikaĵojn ĉiukampe ?
CILALP/ILCAF [IKKAL] estas starigita por krei komunikan kaj kunlaboran kunligon inter organizoj de ateistoj kaj liberpensuloj en diversaj landoj kiuj dividas la saman celon. Multaj homoj havas saman vidpunkton sed ne efikas sen unuiĝo organiza kaj gvidado konscia.
Internacia kunlaboro por komuna celo
Internacia Kunliga Komitato de Ateistoj kaj Liberpensuloj asertas sian subtenon de humanismo, liberigita el dogmoj kaj religioj, internacie, kiel la nemalhavebla rimedo por atingi homan liberecon kaj dignecon, kaj la rigoran apartigon de la religio kaj ŝtato ĉiulande kiel la nemalhaveblan rimedon por gajni absolutan liberecon de konscienco.
ILCAF/CILALP [IKKAL] komplementas kaj ne konkuras ĉiujn naciajn kaj internaciajn organizojn kiuj batalas por ateismo, liberpensado, humanismo, sekularismo, kaj raciismo. ILCAF/CILALP [IKKAL] celas plibonigi internacian kunlaboron inter ateistoj kaj liberpensuloj kia nemalhaveblas por atingi niajn komunajn celojn.
Tial la jenaj subskribintaj civitanoj, organizoj, kaj individuoj, membroj de la Internacia Kunliga Komitato de Ateistoj kaj Liberpensuloj, kunvenis en Vaŝingtono DC, Usono, je la 4-a de junio 2008 :
Christopher Arntzen (Vaŝingtono DC, Usono), Zelda Bailey (Queensland, Aŭstralio), Philippe Besson (Libre Pensée, Francio), Remus Cernea (Rumanio), Ralph Dumain (Vaŝingtono DC, Usono), Conrad Goeringer (American Atheists, Usono), Geraldo Adriano Godoy de Campos (Sao Paulo, Brazilo), Bobbie Kirkhart (California, Usono), Josh Kutchinsky (Britio), Jacques Lafouge (Libre Pensée, Francio), Roger Lepeix (Libre Pensée, Francio), Swami Manavatavadi (Barato [Hinda Unio]), Shirley Moll (Minnesota, Usono), Karen Owens (Georgia, Usono), Steve Petersen (Minnesota, Usono), David Rand (Quebec, Kanado), Terry Sanderson (NSS, Britio), Max Wallace (New South Wales, Aŭstralio), Fred Whitehead (Kansas, Usono), Keith Porteous Wood (NSS, Britio)
prezentas por libera debato inter ĉiuj, proponon de prepara debato por fondo, en Norvegio en 2011, en amika rilato kun IHEU, de Internacia Organizo de Liberpensado.
Ili proponas, ke la retejo de ILCAF/CILALP [IKKAL], pliriĉigota per internacia interŝanĝado de informoj kaj proponoj, estu rimedo per kiu internacia diskutado okazu cele al la koncerna fondo.
Prezentite ĉe Vaŝingtono DC, 4-an de junio 2008
(Tradukis el la angla teksto Ralph Dumain,) kunfondinto de Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo (ATEO)
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.