Tio okazis la 24an de novembro 1937 en Odeso. La Popoltribunalo ilin kondamnis pro partopreno en terorista kontraŭrevolucia trotskista kapitalista organizacio. Lastajn sekundojn antaŭ la pafado, pri kio pensis la pafekzekutotoj ? Kaj la pafekzekutantoj ? Trans la senriproĉa ĝusteco-justeco de la Lenin-sistemo, oni stumblas pri la problemo de la malbenita lingvo Esperanto faciliganta tujan rilaton inter individuoj soifantaj kompreni kion faras aliuloj fremdlande, kiel ili vivas, kiun kulturon ili havas… Nur la revolucia regado donas pravajn informojn. Esperanto estas suspekta, falsanta.
En Hispanio, unuiĝinta, katolika do nedividebla, esti esperantisto implicis bonegan detalon por atesti ke iu ulo estas reale maldekstrulo kondamnenda al mortpuno aŭ al X jaroj kaj unu tago de malliberigo. Nur la ĝusteco-justeco de la klerikaro donas pravajn informojn. Esperanto estas suspekta, falsanta.
En 2017 (informo de aŭgusto/septembro de 2018 de FAO, OMS, UNICEF, ktp), oni taksas la nombron de subnutrituloj je 821 miliono, alidire unu el naŭ homoj en la mondo. Registaro diras, ke FMI, Merkato regulas, preparas, rekte pripensas eliron el la krizo, sed la terura mizero jam putris, haladzis, jam estis brileganta lumo meze de la XIXa jarcento, kaj iom antaŭe. Tiun malgandan komenton oni ne kutimas diri kaj ripeti pri ĉiuj anoncoj pri ekonomia solvplano de problemoj. Nur la ĝusteco-justeco de la neoliberaj informagentejoj donas pravajn informojn. Esperanto estas suspekta, falsanta.
Ĉu permesas mortkataklismojn ĉiopovaj, klerulaj, bonegaj dioj aŭ dio ? Nur la ĝusteco-justeco de ĉiuj sekto kaj religio donas pravajn informojn. Esperanto estas suspekta, falsanta.
Honore al la ses pafekzekutitoj, por la libera pripenso, necesas, ke vivu, persistu la suspekta, falsanta, kaj ĝuste pro tio, elstara Esperanto.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.