La tranoktejo disponas pri diverstipaj ĉambroj, kun varia prezo kaj konfortonivelo. Pluraj ĉambroj estas taŭge ekipitaj por handikapuloj. Eblas loĝi teretaĝe laŭ peto, kaj la tranoktejo estas ekipita per liftoj.
Kategorio Ŝ (por ŝparemuloj) :
Ĉambroj provizitaj per kvar litoj kaj 2 lavŝtonoj. Duŝejo dividita kun la najbara ĉambro. Necesejo komuna al la tuta etaĝo. Por unu ĝis kvar personoj.
Kategorio M (por mezuloj kaj malekstremistoj)
Individuaj aŭ duopaj ĉambroj, kun duŝejo dividita kun la najbara ĉambro, kaj necesejo komuna al la tuta etaĝo.
Kategorio K (por komfortemuloj) :
Individuaj ĉambroj en iom pli moderna konstruaĵo. Necesejoj en ĉiu ĉambro. Duŝejo dividita kun la najbara ĉambro.
Kategorio L (por luksemuloj)
Simplaj sed vastaj ĉambroj (25m²) kun propra banejo, kaj kuirejeto. Por unu ĝis kvar personoj.
Kategorio | Nombro de tranoktantoj | Prezo por unu persono k unu nokto |
---|---|---|
Ŝ | 1 | 13,50 € |
Ŝ | 2 | 11,50€ |
Ŝ | 3 aŭ 4 | 9 € |
M | 1 | 14,50€ |
M | 2 | 12,50€ |
K | 1 | 16,50€ |
L | 1 | 23€ |
L | 2 | 17,25€ |
L | 3 | 12,75€ |
L | 4 | 11,75€ |
En ĉiuj ĉambroj troviĝos litotukoj, sed ne bantukoj.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.