Arturo Prent proponas ke okazu "politika forumo" (aŭ pli precize inform-interŝanĝo) kiel laŭmemore okazis dum kongresoj antaŭ multaj jaroj. Ĝi rilatu al la situacio de la laboristaro en la mondpartoj reprezentataj de la partoprenantoj kaj ĝi efektive tuŝu aferojn ne diskutotajn dum la laborkunsidoj.
Tiaj inform-sesioj povas esti gravaj aktualigoj de parto de la bazaj celoj de SAT, kaj se sukcesaj, ankaŭ povus allogi pli da seriozuloj al venontaj kongresoj. La celo estu unuavice informiĝi. Opinioj pri tiaj informoj eble havu duan rolon.
Arturo pretas (mallonge) enkonduki, kaj se necese gvidi, tian diskuton, sed volonte cedas tiun rolon al alia kapabla kamarado. Ni emfazu ke ne rilatas al prelego – ĉar plejparte devos kontribui la aliaj ĉeestantoj. La daŭro de la kunveno devus esti minimume unu horo.
LKK estas tute preta okazigi tian kunvenon.
Viajn reagojn ni petas. Ankaŭ bonvolu pretiĝi por tia diskuto.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.