De Cecilo Volanĝo al kavaliro Dansnio
Mi fine konsentas jesi mian amikecon, mian amon al vi, sinjoro, ĉar se mi ne skribus, vi estus malfeliĉa. Vi diras, ke mi ne estas bonkora ; mi asertas, ke vi eraras, kaj esperas, ke vi nun pri tio ne dubas. Vi suferis pro mia neskribo ; sed ĉu vi opinias, ke tio ne ankaŭ min afliktis ? Nu, antaŭ ĉio, mi ne volis fari maldecaĵon ; mi ne volis konsenti diri mian amon ; sed mi ne povis deteni min, ĉar via aflikto estis tro dolora al mi. Mi deziras, ke vi ne plu suferu kaj ke ni estu tute feliĉaj.
Mi esperas, ke mi havos la plezuron vidi vin hodiaŭ vespere kaj ke vi frue alvenos, ĉar tio okazas neniam sufiĉe frue por mi. Panjo noktomanĝos hejme, kaj kredeble proponos, ke vi restu : mi esperas, ke vi tiam ne havos rendevuon, kiel vi havis antaŭhieraŭ. Ĉu agrabla estis la noktomanĝo, al kiu vi frue foriris ? Sed ni ne plu parolu pri tio ; nun vi scias, ke mi amas vin ; mi do esperas, ke vi restos apud mi kiel eble plej longe ; mi estas kontenta, nur kiam ni kunestas kaj mi esperas, ke tio samas por vi.
Mi bedaŭras, ke vi ankoraŭ nun malgajas ; sed mi ne prikulpas. Mi petos ludi harpon tuj post via alveno, ke vi tuj havu mian leteron. Mi ne povas pli rapidan rimedon.
Adiaŭ, sinjoro ; mi multe amas vin, el mia tuta koro ; ju pli mi ripetas tion, des pli kontenta mi estas. Mi esperas la samon por vi.
El... la 24an de Aŭgusto 17**.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.