De vicgrafo de Valmono al prezidant-edzino de Turvelo
Mi ĵus ricevis vian leteron, Sinjorino ; mi tremas legante ĝin, kaj ĝi lasas al mi apenaŭ sufiĉe da forto por respondi. Kian teruran ideon vi do havas pri mi ! Ha ! Mi sendube kulpas misfarojn, kiujn mi neniam pardonos al mi dum mia tuta vivo, eĉ se vi mem indulgus ilin. Sed tiuj, kiujn vi riproĉas, ja estis tute for de mia animo. Ĉu mi povus deziri vin senhonorigi, humiligi ! Male mi vin tiel respektas, kiel amegas ; mi memfieris nur, kiam vi juĝis min inda je vi. Falsa evento malfeliĉigis vin ; mi konsentas, ke ĝia ŝajno povis pledi kontraŭ mi ; sed ĉu via koro ne naskis defendmotivon ? Ĉu ĝi ne ribelis kontraŭ la ideo, ke ĝi devus plendi kontraŭ la mia propra ? Tamen tion vi povis kredi ! Vi ne nur juĝis min kapabla je tia kruelega freneziĝo, sed eĉ timis, ke ties kaŭzo estis via bonvolo al mi. Ha ! Se vi opinias, ke via amo tiel makulas vin, kiel senhonora mi mem devas aperi je via rigardo !
Premegata de la sufero kaŭzata de tiu ideo, mi forpelante ĝin perdas la tempon, kiun mi devus uzi por ĝin detrui. Antaŭ plena konfeso, alia konsidero krome detenas min. Ĉu mi do devas reveni al okazo, kiun mi volus neniigi, kaj atentigi nin ambaŭ pri eraro, kiun mi volus kompensi dum la resto de mia vivo ? Pri eraro, kies kaŭzon mi ankoraŭ ne komprenas, kies rememoro por eterne min hontigos kaj senesperigos ? Ha ! Se mia konfeso pliigos vian koleron, via venĝo estos facila : vi nur lasu min en mia rimorso.
Tamen — ĉu kredeble ? — la unua kaŭzo de tiu evento estas la potenca ĉarmo, kiun vekas via ĉeesto. Pro ĝi, mi tro longe forgesis gravan aferon neprokrastigeblan. Mi tro malfrue forlasis vin, kaj ne trovis la renkontoton. Tiun mi esperis vidi en la Operejo, sed vane. Sed mi renkontis Emilion, de mi antaŭkonitan en fora tempo, kiam mi sciis nenion pri vi nek pri amo. Ĉar sen veturilo, ŝi petis de mi sian rekondukon al sia tute proksima hejmo. Mi senpripense konsentis, sed tiam ni renkontis vin kaj mi tuj komprenis, ke vi juĝos min kulpa.
Mia timo vin aflikti aŭ ĉagreni estas tiel potenca en mi, ke ŝi rapide rimarkis ĝin ; mi eĉ konfesas, ke mi petis ŝian kaŝiĝon ; sed tiu mia delikateco perfidis mian amon. Sekvante la kutimon de ĉiuj tiaj knabinoj, kiuj ĉiam bezonas fortigi sian malfirman alviran regadon pere de troigoj, Emilio tuj trafis okazon tiel taŭgan al ŝi : ju pli mi embarasiĝis, des pli ŝi montris freneze gajan ridon. Mi honte ruĝiĝas, kiam mi pensas, ke vi tiam kredis vin mokcelo, dum male la vera motivo estis mia respekto kaj amo al vi.
Mi certe estas pli malfeliĉa ol kulpa ; tiu kulpo, la sola pri kiu vi parolas, kiu estus ies ajna faro, fakte ne ekzistas, do ne povas esti riproĉata. Sed se vi silentas — vane — pri la kulpo de amo, mi mem ne mutos : mia intereso en ĝi estas tro granda.
En la konfuzo, kien ĵetis min tiu nekredebla misokazo, estas kruelege al mi revoki la memoron de amo. En plena konsento pri mia eraro, mi volonte tolerus mian punon, atendante mian pardonon de tempopaso, de mia senfina mildeco al vi, de mia pento. Sed tio ne sufiĉas ; mi krome devas malsilenti pri punkto esenca por via delikatsento.
Ne pensu, ke mi estas serĉanta rimedon por maski aŭ senkulpigi mian misfaron ; mi konsente kulpiĝas. Sed mi ne konsentas, kaj neniam konsentos, ke tiu riproĉindaĵo aperu kiel mispaŝo de amo. Nenio komuna estas inter embusko cele al volupto, nur momenta forgeso de si mem baldaŭ sekvota de honto kaj bedaŭro, kaj pura sento aperinta nur en delikata animo, kreskanta nur pro estimo kaj fine naskonta nur feliĉon. Ha ! Ne tiel profanu amon. Male timu, ke vi tiel profanos vin mem, kunigante aferojn nekunigeblajn. Lasu al virinoj malvirtemaj kaj senhonoraj antaŭtimon kontraŭ eblaj rivalinoj, kaj kruele humiligan turmenton kontraŭ ĵaluzemo ; deturnu viajn okulojn de tiaj malpuraĵoj ; diece pura, vi punu ofendon restante kiel diaĵo netuŝita de ĝi.
Tamen ĉu puno via estos pli suferiga, ol mia bedaŭro, ke mi malplaĉis al vi, ol mia senesperiĝo, ke mi afliktis vin, ol mia turmento, ke mi iĝis malpli inda je vi ? Vi zorgas pri puno, dum mi petas konsolon ; ja konsolon mi ne meritas, sed mi tamen ĝin bezonas, kaj povas ricevi nur de vi.
Se subite forgesante mian amon kaj vian amon, vi juĝos mian feliĉon ne inda kaj male volos lasi min en eterna sufero, nu, vi rajtas, batu ; sed se pli indulga, aŭ pli sentema, vi memoras tiujn tiel mildajn sentojn, kiuj kunigis niajn korojn ; tiun volupton de l’ animo, ĉiam renaskiĝanta kaj ĉiam pli vigla ; tiujn tagojn tiel mildajn, tiel fortunajn, donacitajn de l’ unu al l’ alia ; ĉiujn ĉi beatojn, kiujn nur amo kapablas naski, tiam vi eble preferos ilin revivigi, ol findetrui. Kion plu diri ? Mi ĉion perdis pro mia kulpo, sed povas ĉion retrovi de via bonfaro. Vi nun decidu mem. Mi aldonu nur unu vorton : ankoraŭ hieraŭ, vi ĵuris, ke mia feliĉo estas certa, tiom longe, kiom ĝi dependos de vi. Ha ! Sinjorino, ĉu vi forlasos min en eterna senespero ?
El Parizo, la 15an de Novembro 17**.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.