La liberon amas plej
la plebej’
hej !
Sinoferon faras plej
la plebej’,
hej !
Ĉion faras bone plej
la plebej’,
hej !
— Ribelu — diras la plebej’,
el ĉiu dom’, el ĉiu ej’
hom’ venas kun pafilo, hej !
Kaj ili ĉiuj, kolektive
atakas malamikon vive, —
tiele agas la plebej’,
hej !
Por la liberon reakiri,
por do neniam plu martiri,
ni nune batalados plej,
hej !
Forestas el farmej’
knabino de l’ plebej’,
hej !
En kiu rifuĝej’
ŝi estas,
ne scias la plebej’
hej !
Sinoferon faras plej
la plebej’
hej !
Noto :
plebejo= plebano, ano de la pli malaltranga parto el popolo, el socio ks (laŭ PIV)
Aperis en Poemo de l’ Plugisto, eld SAT (1930).
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.