Hans-Georg Kaiser
Sorto kaj destino
Naskite en hazarda tempo
ni vivas en malĝusta lok’.
Envintre logas nin printempo.
Destina estas la epok’.
Jen viro volus esti ino
jen ino revas esti vir’.
Ĉu sorto estas, ĉu destino ?
Ĉu ĉio estas nur konspir’ ?
Kaj kial estas ni malriĉaj,
naskiĝis ie en vilaĝ’ ?
Ni kial estas superstiĉaj ?
Pro kio mankas ofte saĝ’ ?
Militoj ĉiam reeksplodas,
soldatoj mortas en batal’.
Aliaj iam nin marodas,
ĉu ĉio tio pro fatal’ ?
Ĉu nur hazarde estas klasoj ?
Kaj nia sorto la milit’ ?
Jam neas tion homamasoj,
kaj pli kaj pli fortiĝas spit’.
La sorton naskas intereso.
Profitojn nutras superstiĉ.
Eĉ homojn voras ŝajnprogreso,
dum kreskas plu la superriĉ’.
Estas mensogo nur la sorto,
kaj la destinon bridu ni.
Ni fidu do pri nia forto,
nin gvidu nia energi’.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.