Thomas Lemaheux : Dek motivoj por rifuzi la projekton de traktato pri Eŭropa Konstitucio
El eksterseria numero de la franca gazeto "L’Humanité" (Oktobro 2004), artikolo tradukita de Petro Levi.
1. Libera cirkulado de la kapitaloj.
Ekstreme malutila, tiu regulo estas tiel esenca en la "konstitucia" traktato, ke krom en la partoj I kaj
III ĝi ĉeestas eĉ en la antaŭparolo de la "ĉarto de la fundamentaj rajtoj de la Unuiĝo". Tiu fantomo
de la "libera cirkulado de la kapitaloj" obsedas tra la tuta projekto de konstitucia traktato kaj surbaze
de tiu konstato oni povas paroli pri "konstituciigo" de la liberalismo en Eŭropo ! Sub la premo de tiu
absoluta postulo, kion do valoras la deklaroj de intencoj, apenaŭ aluditaj sed neniam devigaj, kiel
tiu "sociala merkatekonomio altnivele konkurkapabla, kiu tendencas al la plena okupo kaj al la socia
progreso" (I-3-3) ? Eĉ la eŭropa Parlamento - alivorte, la deputitoj elektitaj de la popoloj -
ricevas la ordonon "realigi kiel eble plej vaste" tiun liberan cirkuladon de la kapitaloj (III-157-2)
kaj tial havas la devon partopreni en la vetkuro pri la translokigoj de entreprenoj, en la rekta instigo
serĉadi la plej "allogajn" zonojn por la kapitaloj, tiujn, kie oni povas malsupren tiri la salajrojn kaj
la rajtojn. Plej malbone : por malebligi ĉian estontan ekonomian alternativon, la "konstitucia"
traktato iras ankoraŭ pli malproksimen, pretendante tutsimple "malpermesi" la "limigojn al apitalmovoj"
(III-156) ; tio konkrete signifas anticipe malebligi ĉian efektivigon de ia ajn imposto (el la tipo de
Tobin’a takso) pri la financaj transakcioj aŭ de rimedoj celantaj lukti kontraŭ la industriaj translokigoj sen uzo de la perversaj armiloj de la fiska kaj socia dumpingo. Fine, por starigi rimedojn, kiuj onsistigus, laŭ la "konstitucia" traktato, "regreson en la juro Unuiĝo" favora al la "liberaligo de la kapitalmovoj", la Konsilio de la 25-landa Eŭropo devus unuanime decidi. Dank’al tio, sufiĉa estos la kontraŭstaro de unu lando por ebligi al la libere moviĝantaj kapitaloj, ke ili daŭrigu transformi Eŭropon en ĝangalon.
2. Konkurenco "libera kaj ne falsita".
Iomete ŝminkita en la parto I (kun, ekzemple, laŭdindaj sed nur sorĉkantaj alvokoj al "socia"
merkatekonomio, al "libera kaj justa komerco" aŭ ankoraŭ "daŭra disvolviĝo"), sed senigita je tiu
falsa diskretemo en la parto III, la temo pri "merkatekonomio", "malfermita", "altnivele konkurkapabla", kie la "konkurenco estas libera kaj ne falsita" saturas la tutan projekton de Konstitucio. En tiuj kondiĉoj, se tiu traktato estus alprenota, la eŭropa Unuiĝo realigus la antikvan utopion de la plej radikalaj iberalistoj : meti la kapitalismon plejparte ekster la povon de la leĝofaranto kaj forpreni la ekonomion for de la politika respondeco. Laŭlonge de la traktato, kiam ili ne tute simple malpermesas ĝin, dekoj da ranĝoj draste subordigas la politikan "reguladon" al la postuloj de la libera interŝanĝo kaj de la lfermiteco de la merkatoj. Ekzemple, kiam temas pri "socia politiko", "la Unuiĝo kaj la membroŝtatoj agas kun konsidero pri la neceso konservi la konkurkapablon de la ekonomio de la Unuiĝo" (III-209), aŭ, pri la entreprenoj, nepre necesas eviti administraciajn,financajn kaj jurajn trudojn, kiuj povus ĝeni la kreon de malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj" (III-210-2-b). Kaj, malofte, kiam la traktato kuraĝigas la politikan "intervenon" de la ŝtatoj, tion ĝi faras por enprofundiĝi en la liberaligon : "La membroŝtatoj penas por efektivigi la liberaligon de la servoj trans la nivelon de la devigo, se la
ĝenerala ekonomio kaj la situacio de la koncerna sektoro tion ebligas" (III-148).
3. La publikaj servoj kiel pafcelo.
Naĝanta en la bano de "libera kaj ne falsita konkurenco", la "konstitucia" traktato estas en regreso pri la publikaj servoj, rilate al la traktato de Nico. Ĝi enkorpigas nek en la "valoroj" (I-2) nek en la "celoj" (I-3) de eŭropa Unuiĝo la principon de "publika servo". Ĝi konceptas tion, kion ĝi nomas "servoj de ĝenerala ekonomia intereso", kiel esceptoj tolereblaj, sed sub rigoraj kondiĉoj. Atentu tiuj, kiuj "trouzus" publikajn servojn ! Ili estas "submetitaj al la reguloj de la konkurenco" (III-166-2) kaj "krom ne en okazo de escepto", la "helpoj konsentitaj de la membroŝtatoj aŭ pere de ŝtatrimedoj sub kiu ajn formo falsanta aŭ minacanta falsi la konkurencon" estas "nekongruaj kun la interna merkato" (III-167-1) kaj do malpermesataj. Ni notu, plie, ke la eŭropa direktivo pri la servoj de ĝenerala ekonomia intereso, kiu principe difinas la "eŭropan leĝon", al kiu la "konstitucia" traktato resendas, ŝajnas pli ol iam ajn implikata de la Komisiono. Dum tio la direktivo pri la liberaligo de la servoj (t.n. "de Bolkestein")
estas impulsegata kontraŭ la eŭropa socia modelo kaj antaŭas ĉian stabilan difinon de la nocio de
"publika servo" (aŭ de "servo de ĝenerala ekonomia intereso") ĉe la nivelo de la Unuiĝo : krom la
servoj jam traktitaj de alia direktivo - kaj tial jam disponitaj al la merkato - (transportoj, financaj
servoj kaj telekomunikoj) kaj krom tiuj, kiujn jam senpage kaj rekte liveras publikaj instancoj -
admiru tiun striktegan koncepton pri publika servo -, ĉiuj servoj submetiĝos al la direktivo "de
Bolkenstein", inkluzive la edukadon, la kulturon kaj eĉ la sanon.
4. La mona sistemo kiel ŝlosilŝtono.
Lastmomente, pro insista peto de la eŭropa centra Banko ECB), la eŭropa Konsilio aldonis "la stabilecon de la prezoj" en la unua rango de la "gvidprincipoj" de la Unuiĝo (I-3-3). Ni estas
tie en la koro de la liberala Eŭropo, kaj ankaŭ bedaŭrinde en la centro de tiu "konstitucia" traktato : ECB, la institucio, kiu havas la ĉefan decipovon pri la uzo de la rimedoj de Eŭropo, havas
kiel mision, ne progresigi la dungadon aŭ la formadon (tiuj vortoj eĉ ne figuras en ĝia statuto), sed
fari la zonon de eŭro "alloga" por la investistoj. Tiuokaze la "stabileco de la prezoj" signifas la
redukton de la publikaj kaj sociaj elspezoj, la "salajran moderigon", la liberalajn kontraŭreformojn
de la emeritaj pensioj kaj de la socia Sekureco... La "sendependeco" de ECB kaj do ĝia protekto ontraŭ
ĉia demokrata kontrolo, estas garantiita (III-188):ECB, kiu tute senpune povas preni siajn instrukciojn
en la afermedioj, la ultraliberalaj rondoj aŭ la financaj premgrupoj, havas la unuflankan povon trudi
sian politikon al la ŝtatoj, devigi ilin redukti la impostojn aŭ malkonstrui la reĝimojn de socia
protekto, ĉar ĝi disponas la supermezuran povon, tute sola agi pri la interezokvotoj. Neniu instanco
povas sankcii ĝin, neniu plimulto, demokrate elektita, povas ĝin kontroli. La "pakto de stabileco", kvankam nun en krizo kaj kiu en tiuj lastaj jaroj blokas ĉiujn grandajn sociajn mobilizojn, estas irmigita : la agado de la membroŝtatoj kaj de la Unuiĝo "nepre respektas la sekvantajn gvidprincipojn : stabilaj prezoj, sanaj (rigoraj)publikaj financoj kaj financaj kondiĉoj, kaj stabila ekvilibro de la pagoj".(III-177)
5. La atlantista identeco.
Ne pro hazardo, en la unuaj artikoloj de la Konstitucio, la paco ne estas klasita nek konsiderata
kiel fundamenta "valoro" de europa Unuiĝo. Ĝi restas simpla potenciala celo inter aliaj. Plie, ĝi
estas ekskluzive kaj tuj rezervita al la popoloj de de la Unuiĝo : estas sur tiu kampo nenia universala
dediĉo, kiu estus malsamega je la usona unuflankismo : "En siaj rilatoj kun la cetera mondo,
la Unuiĝo asertas kaj akcelas siajn valorojn kaj interesojn" (I-3-4). Oni estas for de alia Eŭropo
por alia mondo, en kiu la paco iĝus angula ŝtono en la tutmonda ordo ... Plej malbone, kiel pri
ekonomiaj kaj financaj temoj, la "konstitucia" traktato specifas, ekde sia unua parto dediĉita al
la identeco de Eŭropo, ke la politiko de la Unuiĝo, orientata al la kresko de la militaj elspezoj (I-41-3) - unu el la maloftaj kampoj, kie, ĉar temas pri "reĝeca" funkcio, la eŭropaj institucioj instigas al publika elspezemo -, devas esti "kongrua" kun tiu de la Organizo de la traktato de Norda Atlanto (NATO). NATO estas konsistigaĵo de la eŭropa identeco : oni pensas, ke oni sonĝas !
6. Civitana povo katenita.
Laŭ la defendantoj de la "jes" al tiu konstitucia traktato, la demokrataj "progresoj" en tiu teksto
devus akceptigi ĝin. Fakte, la nova institucia arĥitekturo ne fundamente ŝanĝas la aferon : la
kampo de "kundecido" inter la eŭropa Parlamento kaj la Konsilio de la Ministroj plivastiĝas, sed tre
ofte, en praktiko, pro la institucia meĥaniko de "kundecido", la pozicioj de la Konsilio, kaj ne tiuj
de la Parlamento, fariĝas ne amendeblaj. Cetere, la Parlamento ĉiam povos rifuzi la prezidenton de la
Komisiono prezentitan de la Konsilio ; en praktiko ĝi nur rajtas ratifi la proponon (I-27-1).
Pro tiuj du instituciaj novaĵoj la defendantoj de tiu traktato ĝojkriegas. Sed la reala povo de la
Parlamento restas tre limita : ĝi ankoraŭ ne povas prezenti siajn tekstojn nek leĝofari, ĉar la
Komisiono konservas la monopolon de la leĝofara iniciato (I-26-2) ; ĝi restas ekskluzivita de la
decidoj pri la enspezoj de la Unuiĝo kaj pri la plej granda parto de la asigno de la elspezoj de la
eŭropa Unuiĝo. En la stato de la nuna projekto, la iniciatpovo de la eŭropa Parlamento restas limigita
al la rolo de "kontrolo de konformeco" de la eŭropaj leĝofaraj iniciatoj, sen reala povo pri "kontrolo
de enhavo". Prezentita sen rido kiel progreso de la "partoprena demokratio" la ebleco de petskribo de
unu miliono da civitanoj multege similas skuludilon. Kun sia amasigo da nedevigaj antaŭgardoj, la artikolo de la konstitucio tamen estas perfekte klara (I-47) : la Komisiono "povas" esti "invitata submeti adaptitanproponon cele al la apliko de la konstitucio". Tiel oni aldonas riglilojn al la seruroj.
7. Litanio de piaj deziresprimoj.
Hontemaj defendantoj de la eŭropa konstitucio foje provas pravigi sian konsenton per la enŝovo
kiel parto II de la "ĉarto de la fundamentaj rajtoj".Krom tio, ke tiu ĉarto enhavas tre diskutindajn
artikolojn - la "libereco labori" anstataŭ la "rajto ricevi laboron" (II-15-2), la "rajto atingi senpagan
servon de dungigo" kaj ne la "rajto je anstataŭa enspezo" en okazo de senlaboreco (II-89), la "rajto
je helpo por loĝejo" anstataŭ la "rajto je loĝejo" (II-94-3), ktp. -, ni substreku, ke ĝi ĝenos la
trankvilan dormon de neniu liberalulo, ĉar en sia kampo de apliko, ĝi mem specifas la submeton de la
"fundamentaj rajtoj" al la aliaj principoj, kiujn la konstitucio enhavas, en kiuj unuarange oni ankoraŭ
kaj ankoraŭ trovas la sanktan "merkaton, en kiu la konkurenco estas libera kaj ne falsita". Tiuj
rezervoj, kiuj korektas la ĉarton en ĝia konkludo, subordigas kontraŭ ĉia konstitucia tradicio la fundamentajn rajtojn al la logiko de la kondukataj politikoj (II-111 kaj II-112). Per tiu radikala renverso, la vortigitaj rajtoj riskas esti reduktataj al la rango de piaj deziresprimoj : "Ĉi tiu ĉarto kreas neniun ompetentecon nek iun novan taskon por la Unuiĝo" (II-111-2).
8. Dunivela civitaneco.
Konsekvence laŭ la mastriĥta traktato, la konstitucio kreas eŭropan Unuiĝon funkciantan surbaze de diskriminacio pri civitaneco (I-10-1) : al la landanoj, ne devenantaj de la membroŝtatoj kaj ne agnoskataj kiel civitanoj, la eŭropa spaco rezervas zonon de tre vaste kripligitaj rajtoj. Per tiu konstitucia traktato, la eŭropa Unuiĝo fosiliigas tutan politikon pri migrado. Kaj la "valoroj" - ankaŭ ĉi tie - rapide malaperas favore al la "interesoj" de la Unuiĝo : for la landanan civitanecon ! Fosiliigita en la jam suferitaj devojiĝoj, la rifuĝrajto siaflanke restas ekstreme redukte difinita. Laŭdata en la antaŭparolo ro
siaj kontribuoj al la eŭropa civilizacio, la migrado plu estas konsiderata, en la korpo de la teksto, nur
el la vidpunkto de la liberala utilismo : laŭbezone kribrebla laborforto.
9. Varigita kulturo.
Ne pro hazardo, la "kultura escepto" estas lastmomente enkondukita en la eŭropan konstitucion,
sed sub alia nomo, kiu malplivalorigas ĝin : "kultura diverseco" (III-280-4). Ĉar la kulturo ne estas
varo kiel la aliaj, ĝi devus ricevi apartan traktadon, sed ankaŭ tie, tio okazas nur sub kondiĉoj : "La helpoj celantaj favori la kulturon kaj la konservadon de la heredaĵo, kiam ili ne aliigas la kondiĉojn de la interŝanĝoj kaj de la konkurenco en la Unuiĝo" povas eventuale "esti konsiderataj kiel kongruaj kun la interna merkato" (III-167-3-d).
10. Trudkitelo.
Jen estas do traktato, kiun oni devas aŭ bloke akcepti, aŭ lasi en pecoj. Kaj oni volus kredigi al
ni, ke ĝi estas fleksebla ? Sed ĝuste tial, ke ĝi ne estas konstitucio aŭ ne sufiĉe aspektas kiel
konstitucio, tiu teksto pretendas gravuri en la marmoro normojn, valorojn kaj celojn, kiujn ĝi specifas... En sia parto IV, dediĉata al la "ĝeneralaj kaj finaj dispozicioj", tiu traktato,konkludita "por senlima aŭro", faras pli ol neprobabla en praktiko ĉian eblecon de revizio de ĝia enhavo (IV-443). Ekzemple, por transformi la multegajn artikolojn dediĉitajn al la unuarangeco de la konkurenco kaj de la merkato super la publikaj servoj, la specifita proceduro konsistigas multobstaklan kurejon, kies finon oni riskas ne vidi : ĉar la regulo de la unuanimeco de la membroŝtatoj aplikiĝas, sufiĉos, post alpreno de tiu projekto de konstitucio, la vetoo de unu ununura registaro por rifuzigi ĉian reviziigon de la teksto.