Estis iam kokineto kaj koketo, kiuj volis forvojaĝi kune. Tial la kokino konstruis belan ĉaron kun kvar ruĝaj radoj kaj jungis kvar musetojn antaŭ ĝin. Poste la kokino kaj la koketo sursidiĝis kaj tiel ili forveturis kune. Baldaŭ ili renkontis katon. Tiu diris : „Kien vi volas veturi ?“
Jen Koketo respondis :
„Ek, al hom’,
al sinjor’ Korbes, al ties dom’.“
La kato diris : „Kunprenu ankaŭ min.“
Koketo respondis : „volonte konsentite, malantaŭe sidiĝu, por ke vi ne falu malsupren antaŭe.
Tamen gardu ĉiuj vin,
ke miaj ruĝaj radoj ne per kot’ kovru sin.
Vagadu do, ĉar’ !
Fajfu musar’ !
Ek, al hom’,
al sinjor’ Korbes, al lia dom’.“
Poste ili renkontis muelŝtonon, poste ovon, poste anason, poste pinglon kaj laste kudrilon. Ankaŭ ili ĉiuj kunsidiĝis sur la ĉaron kaj kunveturis. Sed kiam ili venis al la domo de sinjoro Korbes, sinjoro Korbes ne ĉeestis. La musetoj veturigis la ĉaron en la remizon, Kokineto flugis kun Koketo sur stangon, la kato sidiĝis en la kamenon, la anaso sur la putostangon, la ovo volviĝis en mantukon, la pinglo pikiĝis en ŝegokusenon, la kudrilo saltis sur la liton, en la mezon de la kapkuseno, kaj la muelŝtono kuŝiĝis super la pordo.
Jen sinjoro Korbes venis hejmen, iris al la kameno kaj volis ekflamigi fajron, sed jen la kato ĵetis cindron sur lian tutan vizaĝon. Li kuris rapide en la kuirejon kaj intencis lavi sin, jen la anaso ŝprucis akvon sur lian vizaĝon. Li volis sekigi sin per la mantuko, sed la ovo ruliĝis renkonte al li, disrompiĝis kaj fermgluis liajn okulojn. Li volis ripozi kaj sidiĝis sur seĝon, sed jen la pinglo pikis lin. Tial li ekkoleris kaj ĵetiĝis sur la liton, sed kiam li metis la kapon sur la kusenon, la kudrilo pikis lin tiel, ke li ekkriis, kaj tute kolere volis forkuri en la vastan mondon. Sed kiam li atingis la dompordon, la muelŝtono ĵetiĝis malsupren kaj mortbatis lin. Sinjoro Korbes estis certe viro tre malica.
Fonto : Jakobo kaj Vilhelmo Grimm : Infan-kaj domfabeloj, Eldono lastmana, eldonejo Reclam, „Herr Korbes“
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.