Franclingve
Franclingve
38. La ekzekutiva Oficejo de UNESKO enskribis D-ron L. L. Zamenhof inter la proponoj de celebrado por la jaroj 2016-2017 sekve de propono de Pollando, kun subteno de Germanio kaj Slovakio (propono n° 28).
Cent-naŭdek-sesan sesion
196 EX/25.INF
PARIZON, la 18an de marto 2015
Nur en la angla kaj en la franca
PROPONOJ DE LA MEMBRO-ŜTATOJ RILATE AL LA SOLENADO DE LA DATREVENOJ AL KIUJ UNESKO POVUS ASOCIIĜI EN 2016-2017
28.Centjaro de la morto de Ludwik Zamenhof, okulkuracisto kaj lingvisto (1859-1917) (Pollando, subtenate de Germanujo kaj Slovakio)
Naskita sine de plurnacia medio en la urbo Białystok, L. Zamenhof (1859-1917) kreis la unuan version de sia Internacia Lingvo ekde sia plej frua infanaĝo. En 1885, Zamenhof impete efektivigis sian projekton de internacia lingvo tia kia ni konas ĝin nun. En 1887, li publikigis studlibron en la rusa : « La internacia lingvo–Enkonduko kaj kompleta metodo », sub la pseŭdonomo Doktoro Esperanto. Tiu pseŭdonomo signifas « La doktoro kiu esperas » kaj disfamiĝis kiel nomo de tiu lingvo. La saman jaron, la studlibro estis publikigita en la pola, franca, germana kaj angla lingvoj.
La unuaj esperanto-kluboj aperis, kaj la avantaĝoj de tiu lingvo estis agnoskitaj de la lingvistoj mem. En 1905 okazis en Boulogne-sur-Mer (Francujo) la unua Tutmonda Kongreso de Esperanto. Dum sia unua restado en Francujo, Zamenhof ricevis la nacian Ordenon de la Honorlegio. En 1906, li publikigis la « homaranismon », kiel ideon de kunigo de ĉiuj nacioj komunikantaj per komuna lingvo.
La esperanto-movado kiun lanĉis Zamenhof, disvolviĝis en la tuta mondo. Ĝia kreinto rezignis ĉiujn siajn rajtojn, disponigante Esperanton al ĉiuj. La laboro de L. Zamenhof estas mondskale konata en pli ol 120 landoj. Multaj estas fascinitaj de la ideo uzi komunan lingvon, kaj multnombraj estas tiuj kiuj povis krei iun, sed tiu de Zamenhof estas la sola kiu ricevis tutmondan sukceson. (CLT)
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.