K-do Petro Levi jam artikolis en S-ulo kontraŭ Eŭropa Konstitucia Traktato.
Mi deziras trankvile kaj koncize klarigi kial mi voĉdonis en mia partio "jes" kaj verŝajne voĉdonos "jes" en la referendumo en Francio. Mi aparte fieras ke mia partio lasis al ni la decidrajton. 83% el la socialistoj voĉdonis kaj 59 % voĉdonis por. Ekzistis tre altnivela debato kaj mi bedaŭras konstati ke nur en tiu partio okazis tiu demokratia debato ĝis nun ! Mi konstatas ankaŭ ke granda plimulto el la eŭropaj sindikatoj alvokas jesi.
Ni forbalau unue argumenton, kiun mi aŭdis el kelkaj miaj amikoj, kiuj riproĉis al mi voĉdoni kiel nia registara dekstrularo. Al tiuj mi rebatis ke mi preferas tion ol miksi mian voĉon al tiu de faŝisto Le Pen kaj naciisto De Villiers. Ni voĉdonu laŭ nia konscio kaj kompreno. Mi devas ankaŭ konfesi ke mia "jes" iĝis multe pli fortika pro argumentoj de la "ne"-subtenantoj.
Mi konstatas unue, ke la artikolo 60-a de la konstitucia traktato indikas tre simplan vojon por eliri el Eŭropa Unio. Necesas nur arigi plimulton en la koncernata lando laŭ ĝiaj propraj konstituciaj reguloj !
La ekzistantaj traktatoj kaj tekstoj jam konstruis malfermitan zonon deliberinterŝanĝo. Ili estas entenataj en la parto 3-a de la teksto. Kaj ili restos senŝanĝaj kia ajn estos nia decido. En tiuj tekstoj troviĝas liberalaj politikoj, kiujn ni devos modifi per niaj luktoj, bataloj kaj voĉdoniloj. Se ni voĉdonus "ne", ni restos ĉe la nunaj tekstoj, kiuj plene kontentigas la liberalajn partiojn !
La teksto proponata enhavas verajn grandajn progresojn. Unuafoje sociajn, socialajn, politikajn, kulturajn kaj lingvajn rajtojn agnoskos la fundamentaj tekstoj de Eŭropa Unio.
Unuafoje ankaŭ ni enkondukos veran parlamentan demokration, en kiu la parlamenta plimulto decidos pri regado kaj estonteco de Eŭropa Unio samkiel pri ĝia leĝaro.
Unuafoje ankaŭ ekzistos rajto por 1 miliono da civitanoj submeti proponon al Eŭropa Unio.
Por modifi la nunajn ekzistantajn traktatojn laŭ la nuna proceduro necesas tre longa tempo, interkonsento inter ĉiuj registaroj kaj ĉiu nacia parlamento, Per la konstitucia traktato, tiuj modifoj estos pli rapide kaj pli facile atingeblaj.
La konstruado de Eŭropa Unio ebligis jam pacon en plej granda parto de Eŭropo. Eŭropa Konstitucia Traktato ebligos fortikigi Eŭropon fronte al Usona imperio por alporti pacon kaj socian prosperon al la mondo.
el Sennaciulo, marto 2005
Legu ankaŭ rebaton al tiu artikolo fare de Pablo FOCHE.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.