La Plenum-Komitato de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) :
* DEKLARAS denove sian kontraŭon al ĉiuj militoj kaj al tiu antaŭvidita en Irako, kiu povus provoki mondan konflikton ;
* MEMORIGAS la opozicion de nia Asocio al ĉiuj hegemonioj, fare de iu ŝtato, popolo, grupo aux individuo kontraŭ la aliaj, en ĉiuj niveloj : politikaj, ekonomiaj, financaj, armeaj kaj kulturaj (inkluzive lingvaj), kontraŭaj al la Homaj Rajtoj kaj al la simpla racio.
* SUBTENAS la Mondajn Forumojn pensante ke alia Mondo eblas.
* INVITAS la membrojn de U.N., parlamentanojn de ĉiuj landoj, respondeculojn de ŝtatoj, partioj, sindikatoj, asocioj, religiaj kaj filozofiaj movadoj, haltigi la memdetruan frenezecon de tiuj bolantaj cerboj kiuj ne kapablas pensi pri vivebla estonteco kaj estontaj generacioj.
La Plenum-Komitato de S.A.T.
februaro 2003
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.