Ekzemple jenan ekstrakton el la ANTAŬPAROLO de la Franca Konstitucio, ankorau valida nur surpapere sed senfortigita de la traktatoj pri EU :
"Ĉiu havas la devon labori kaj la rajton ricevi laborpostenon. Al neniu oni rajtas malutili, en lia laboro aŭ okupo, pro liaj devenoj, liaj opinioj aŭ liaj religiaj kredoj.
Ĉiu homo povas defendi siajn rajtojn kaj interesojn per sindikata agado kaj aliĝi al la sindikato, kiun li mem elektas. Ĉiu laborulo partoprenas, pere de siaj delegitoj, en la kolektiva difino de la laborkondiĉoj kaj en la mastrumado de la entreprenoj. Ĉiu havaĵo, ĉiu entrepreno, kies ekspluatado havas au akiras la karakterojn de nacia publika servo aŭ de fakta monopolo, devas iĝi posedaĵo de la kolektivo.
La nacio sekurigas al la individuo kaj al la familio la kondichojn necesajn al ilia disvolviĝo.
Ĝi garantias al ĉiuj, notinde al la infano, al la patrino kaj al la maljunaj laboruloj, la protekton de la sano, la materian sekurecon, la ripozon kaj la distrajhojn. Ĉiu homo, kiu pro sia aĝo, sia fizika au mensa sanstato, la ekonomia situacio, trovighas en la nekapableco labori, rajtas ricevi de la kolektivo decajn ekzistorimedojn.
Mi akuzas la politikistojn respondecajn pri la tiel nomata Konstruo de Eŭropo, konkretigita per pluraj traktatoj inkluzive projekton de Eŭropa Konstitucio, ke ili celkonscie organizas la malkonstruon de la laboristaj rajtoj interalie enskribitaj en la ANTAŬPAROLO de la Franca Konstitucio.
Per tiu rimedo, ili celkonscie kondukas kaj enprofundigas la popolojn de Europo en senprecedencan socialan regreson, kiun ili provas fari nerenversebla.
Samtempe ili starigas juran sistemon, per kiu ili konstruas virtualan muron ĉirkaŭ la teritorio de Europa Unuiĝo, kiu konsistigas senkompatan minacon kontrau la laboruloj de la tuta mondo.
Mi kapablas erari. Tial mi invitas ĉiun leganton de tiu teksto mem informiĝi kaj kontroli, ĉu miaj diroj estas nur terura koŝmaro de maljuna kadukulo au kontraŭe estas serioza averto. Por tio, necesas legi la tekston de la projekto de Konstitucio, kiu devus jam esti senpage en ĉiuj manoj, kaj debati pri ĝia enhavo.