Hanfejtze
(280-233 a.Kr.)
(tri fablotradukoj)
Hanfejtze estis granda juristo kaj politikisto de la antikva Ĉinujo. Liaj fabloj troviĝas ankaŭ en "La vera libro pri la fontanta pragrundo".
Vilaĝano ĉe arbo gardostarante atendas leporon
En la regno Sung iam estis kamparano, apud kies grenkampo staris arbo.
Iun tagon, dum la terkulturisto laboradis sur sia agro, leporo subite aperis, kurante kiel sago kaj preterpasante la arbon, ĝi hazarde koliziis kun ĝi. La kompatinda estaĵo rompis sian kolon kai tuj mortis. Sen ia ajn peno la kamparano prenis la besteton kaj ekiris hejmen kun gaja mieno.
Post tiu ĉi okazintaĵo, la kamparano forlasis sian plugilon flanken kaj ĉiutage iris al la arbo, sidiĝis sub ĝi kaj atendadis aliajn leporojn, kiuj eble sin puŝos je la fortika trunko.
Tiamaniere la viro atendis tagon post tago, sed vane – neniu alia leporo venis al la arbo.
Pro tio la kampulo estis mokata de ĉiuj homoj el la tuta lando.
tradukis Hans-Georg Kaiser
laŭ germana traduko
Lanco kaj ŝildo
En antikva tempo estis homo, kiu foje vizitis bazaron por vendi lancon kaj ŝildon. Unue li levis la ŝildon, laŭtvoĉe reklamante ĝin al la publiko :
„Jen mia plej fortika ŝildo, kiun neniu lanco povus trapiki !“
Post tio, levante la lancon, li kriadis plu : „Jen mia plej akra lanco, kiu povus trapiki ĉiun ajn ŝildon !“
Aŭdinte tiujn trolaŭdojn, la silente starantaj ĉeestantoj ridetis skeptike. Subite unu el ili demandis la vendiston : „Kia estus la rezulto, se oni prove ĵetus vian lancon al via ŝildo ?“
La surprizita vendisto estis tre embarasita,ĉar li ne sciis repondon.
el Norda Prismo, 1957/3
Tio, kio malfacile pentreblas
Pentristo pentris bildon por la reĝo de Qi. Iutage demandis lin la reĝo : „Kio estas plej malfacile pentrebla ?“
„Hundoj kaj ĉevaloj“, respondis la pentristo.
„Kaj kio estas plej facile pentrebla ?“ demandis la reĝo.
„Dioj kaj spiritoj“ respondis la pentristo. „Hundojn kaj ĉevalojn konas ĉiu. Oni vidas ilin ĉiutage. Je kia grado bone aŭ malbone kaj trafe aŭ maltrafe ili estas pentritaj, povas juĝi ĉiu. Sed de Dioj kaj spiritoj oni ne scias la precizan figuron, neniu vidis ilin. Tial ili facile pentreblas.“
tradukis Hans-Georg Kaiser
laŭ germana traduko
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.