Tiu
romano, tradukita de mia edzino kaj de mi, estas la dua el la
mahagonciklo, jen eksterordinara romano, ĉar en tiu libro parolas al ni
maturiĝinta revoluciulo, kiu mem bezonis longan vojon por atingi tian
majstrecon kiel verkisto. B.Traven, la filo de la brikofaristo Feige el
la nuna Pollando, fuĝis deksesjara el la hejmo.
Li fariĝis iam
aktoro kaj nomis sin tiam Ret Marut. Li havis kontaktojn al ruĝaj
framasonistoj, estis adoranto de Max Stirner kaj de aliaj individuaj
anarkiistoj, poste li ĵetiĝis en la konsilian revolucion en Bavario. Kaj
en tiu tempo li komencis jam legi verkojn de Marx kaj Engels, li tre
interesiĝis ankaŭ pri la unua libro de Engels : „La situo de la
laboranta klaso en Britlando“, kiu tre forte influis lin. Tion pruvas
multaj partoj de „La Mortula ŝipo“, kiuj laŭteme estas ĉerpitaj el tiu
libro.
Li legis la verkojn de Jack London jam en la angla, ĉar tradukoj de Jack London tiam ankoraŭ apenaŭ ekzistis.
Kiel
revoluciulo kaj aktivulo de la Ruĝa Konsilia Registaro, kiu fine
fiaskiĝis, li devis fuĝi kiel serĉata ŝtatperfidulo el Germanio, li
estis „sur la fuĝo pro kuloj“ kiel li mem nomis tion, „ĉar el la triopo
ŝtato, registaro kaj mi, mi estas la plej forta. Tion notu !“
Kiel kotonplukisto en Meksiko li fine reaperas kaj entuziasmiĝas pri la radikalaj „Wobblies“, jen revoluciema sindikato de laboristoj en Usono kaj Meksiko, kiuj havis krom anarkiistoj, multajn marksistojn en la vicoj.
En
la mahagonociklo, kiu konsistas el ses volumoj, Traven uzis ĉiujn ĉi
spertojn por verki grandiozan volumaron pri la meksika revolucio. La
romanoj estas fakte dokumentoj pri la antaŭhistorio kaj historio de la
revolucio en Meksiko mem. Tiuj dokumentoj estas verkitaj surbaze de
ekonomia analizo, kiu estis tute laŭmarksa, aŭ ni diru pli sobre laŭ la
„Kapitalo I“, kiu ja tre deflankiĝas de la avangarda teorio de Marx, kiu
tie tute ne ludas rolon.
Mi pensas, ke neniu anarkiema verkisto
antaŭ Traven tiom bone prezentis la ekonomian pensadon de Marx. Nur
Jack London jam antaŭ li provis tion. Speciale per la verko „People of the abyss“ : „Homoj de la abismo“.
La
tamburado pri tio, ke Traven estis anarkiisto, estas ja prava, sed kiel
verkisto de la mahagona ciklo li estis ankaŭ ekonomia marksisto. Ne jam
en „La Mortula Ŝipo“, kiu estas efektive esence individue anarkiisma
verko laŭ la ideologio de Maks Stirner.
Anarkiistoj, kiuj
grumblas, se oni mencias la marksimeman flankon de Traven, komprenas
Travenon nur parte. Ili subtaksas lin. Traven estis ne nur lerta
disvastiganto de konataj anarkiistaj pensoj, sed ankaŭ profunda
mempensanto.
Por mi li estis ankaŭ klarvida grava pensulo pri la
revolucia potencialo en Latin-Ameriko, kio montriĝas nun iom post iom
kiel tute ĝusta diveno.
Traven kiel sendependa pensanto, kiu
apartenis al neniu partio, estas tial grava por nia tempo, ĉar ni nepre
bezonas novan pensdirekton, kiun li ĉiam postulis.
La
revoluciuloj en Ĉiapaso, kiuj konas la verkaron de Traven kaj uzas ties
pensojn kaj ideojn eĉ en deklaroj, komprenas tion. Partiano de
burokrataj komunistoj Traven neniam estis, rilate al ili li estis akra
anarkiisto.