Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 27an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2907 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Bukowski : Kandidatovizaĝo sur balota afiŝo
puce Bukovski : Klara diferencigo
puce Bukowski : Babilaĉulo
puce Bukowski : Buĉistotranĉilo kaj mokturdo
puce Bukowski : Evoluo
puce Bukowski : Foje malstreĉiĝi kiel muso en kaptilo
puce Bukowski : Iom da suno
puce Bukowski : Kie brulas ĝentlemanoj ?
puce Bukowski : La fino de Sajver
puce Bukowski : Laboristoj
puce Bukowski : Laborŝuoj
puce Bukowski : Laĉo
puce Bukowski : Miraklo
puce Bukowski : Mitraloj, gardoturoj kaj kontrolhorloĝoj

Bukowski : Por friponoj, monaĥinoj, oficistoj kaj vi...

prozpoemtraduko


Charles Bukowski

Por friponoj, monaĥinoj, oficistoj kaj vi...

Ni havas ĉion, kaj ni havas nenion,
kaj kelkaj viroj faras ĝin en la preĝejo
kaj kelkaj faras per tio,
ke ili disŝiras papiliojn en la mezo,
kaj kelkaj faras en Palm Springs
kun blondulinoj, kiuj havas Cadillac-animojn.
Cadillac-aŭtoj kaj papilioj,
nenio kaj ĉio,
dum la vizaĝo ŝrumpas
ĝis la lasta fibro
en kelo en Corpus Christi.
Estas io por friponoj, monaĥinoj,
oficistoj kaj vi...
io je la oka matene,
io en biblioteko,
io en rivero.
Ĉio kaj nenio.
En la buĉfabriko ĝi alvenas
je hoko laŭ la plafono,
vi ŝiras malsupren ĝin,
unu,
du,
tri
kaj tiam vi havas sur via nuko
mortan viandon, kiu valoras ducent dolarojn,
ĝiajn ostojn sur viaj ostoj –


ion vi havas, kaj nenion vi havas.
Ĉiam estas sufiĉe frue por morti,
kaj ĉiam tro malfrue. La
bovosango ŝaumante ŝprucanta en la
blanke kahelitan trogon,
diras nenion al vi, kaj ankaŭ la tombofosistoj, kiuj pasigas la tempon je la kvina matene per kafo-
trinkado kaj pokerado ĝis la frosto degelas de
la herbotigoj, ne havas ion por diri
al vi.

Ni havas ĉion kaj ni havas nenion.
Vitroduraj, eĝaj tagoj kun la neeltenebla
fetoro de riveroŝlimo, pli aĉa ol merdo ;
Ŝaktabul-tagoj kun senĝojaj movoj kaj
kontraŭmovoj kun tiom malmulte da senco pri ĉio,
ke venko estas same tiel ridinda kiel la malo ;
tagoj lantaj kiel azenoj, kiuj trabaraktas sin
elĉerpite kaj fihumure en ardanta varmego
tra strato, kie sidas kaj atendas frenezulo
inter ruĝgorĝuloj kaj birdoreĝoj, griza kaj elsuĉita
kiel muŝo en reto.

Ankaŭ estas bonaj tagoj kun vino kaj kriado, kun
pugnobataloj en stratetoj, kun inoj, kiuj
volvas brue kaj ĝemante siajn dikajn gambojn ĉirkaŭ
viajn koksojn ; tagoj, en kiuj ekbrilas 
en la taŭra areno reklamŝildoj kiel diamantoj
kaj kvazaŭ krias : ’Mother Capree !’ ; tagoj,
en kiuj kreskas violoj el la tero kaj diras al vi :
’Forgesu la mortajn armeojn kaj la pasintajn
amatinojn, kiuj senmonigis vin. Tagoj,
kiam infanoj diras gajajn kaj ekscelentajn frazojn, kiel sovaĝuloj, kiuj volas sendi informon per
siaj korpoj al vi, tiom longe, kiom ili ankoraŭ
estas sufiĉe vivantaj kaj viglaj por senti ion kaj
por impresi nin per io kaj por petoladi,
sen iu penso pri malpermesoj kaj salajroj en kovertoj kaj idealoj kaj posedo kaj etcerbaj konceptoj.
Tagoj, en kiuj vi povas plori en verda ĉambro de
mateno ĝis vespero post fermita pordo ; tagoj, kiam
vi povas ridi pri la bakisto, ĉar li havas tiajn
longajn gambojn ; tagoj, kiam vi gapas nur al vando...

Kaj nenio kaj nenio. La tagoj de la ĉefoj ;
malkuraĝaj figuroj kun buŝfetoro kaj grandaj
piedoj ; viroj, kiuj aspektas kiel ranoj, kiel hienoj,
kaj kiuj iras tiel, kvazaŭ neniam ekzistis ritmo,
viroj, kiuj trovas inteligenta dungi kaj elĵeti
virojn kaj kreskigi profitojn ; viroj,
kiuj posedas multekostajn edzinojn kiel
60 akrojn da terposedo truigita de borstangoj, edzinojn,
kiujn ili montras kiel ĉe parado aŭ forĉasas de
malpli fortaj ;
viroj kiuj povas murdi vin, ĉar ili estas frenezaj
kaj havas la leĝon je sia flanko,
viroj starantaj antaŭ fenestroj dek metrojn larĝaj,
kaj kiuj tamen ne vidas ion ;
viroj, kiuj per luksaj jaĥtoj povas veli ĉirkaŭ la
mondo, sen larĝigi sian horizonton eĉ nur
je milimetro ; viroj kiel limakoj, kiel angiloj,
viroj kiel vermoj en lardo kaj eĉ ne tiom impresaj...

Kaj nenio. Vi ricevas vian lastan salajron en
haveno, en fabriko, en sanatorio, en hangaro,
en spektakla foirejo, aŭ en frizosalono, aŭ
por iu alia laboro, kiun vi neniam volis havi.
Vi pagas per impoŝtŝarĝoj, per malsanoj kaj humiliĝoj,
per rompita brako kaj truoj en la kapo,
la tuta internaĵo elkrevas,
tiel, kiel ĉe malnova kuseno.

Ni havas ĉion kaj ni havas nenion.
Kelkaj dum certa tempo faras ĝin sufiĉe bone,
poste ili rezignas batali. La sukceso detruas ilin,
aŭ la naŭzo, la aĝo, nebona
nutrado, inko en la okuloj aŭ infanoj en kolegio,
nova aŭto, rompita spino pro skiado
en Svisio, nova edzino, radikala
ŝanĝo en la firmao, aŭ simple
normala foruziĝo kaj disfalo. La viro,
kiu ankoraŭ hieraŭ tramarŝis la tutan distancon aŭ
tradrinkis tri tagojn kaj noktojn en la Sego-
dentomontaro, estas jam nur io sub kovrilo aŭ
kruco aŭ ŝtono aŭ la viktimo de oportuna iluzio,
armita per biblio, per golfvalizeto aŭ teko. Kiel
rapide ili fariĝas nuloj, ĉiuj ĉi viroj,
de kiuj vi neniam atendis tion...

Tagoj kiel ĉi tiu. Kiel via tago hodiaŭ.
Eble la pluvo frapas la fenestron kaj volas
traveni al vi. Kion vi vidas hodiaŭ ? Kio ĝi
estas ? Kie vi estas ? La plej bonaj tagoj
venas foje tuj je la komenco,
foje en la mezo kaj foje nur je la fino.
La pecigitaj parceloj tie ekstere
ne estas malbonaj, bildkartoj de
preĝejoj en Eŭropo aŭ homoj en vaksfigura
kabineto, enfrostigitaj en sia tuta sterileco.
Terure, sed ne malbone.
Pensu pri la kanono en la parko, pri matenmanĝo
kun toasto kaj kafo, sufiĉe varmega, por ke vi
rimarku, ke vi havas ankoraŭ langon. Rigardu
la tri geraniojn antaŭ la fenestro, kiuj penas
aspekti ruĝaj aŭ rozkoloraj
aŭ kiel geranioj. Ne estas mirakle,
ke inoj fojefoje ploras, ne estas mirakle,
ke muloj de tempo al tempo
ne emas suprengrimpi monton. Ĉu vi estas
en hotelĉambro de Detrojto kaj serĉas cigaredon ?
Nur havi ankoraŭfoje bonan tagon, almenaŭ
aludeton de ĝi !

Flegistinoj elvenas post sia servo el la transa
konstruaĵo kaj estas sataj ĝisgorĝe, ok
flegistinoj kun diversaj nomoj kaj loĝejoj,
ili iras trans la gazonon, kelkaj pro gazeto
aŭ kakao, kelkaj deziras varman duŝon, kelkaj
viron, kelkaj apenaŭ povas pensi plu pri io.
El ĉio sufiĉe kaj ne sufiĉe. Lacaj pilgrimantoj
inter arkadoj, oranĝoj, stratkanaletoj, filikoj,
antikorpoj, malplenaj Kleenex-skatoloj.

De tempo al tempo, se la suno emas precipe graci nin,
ŝvebas facila odoro de urnoj en la aero kaj la ladeca
bruo de malnovaj batalaviadiloj, kaj kiam vi eniras
la domon kaj frotas fingron sur fenestrobreto,
vi trovas polvon, eble eĉ teron. Kaj se vi rigardas
el la fenestro, tie estas la tago, kaj se vi
estos maljuniĝinta, vi staros kaj elrigardos, vi suĉos
iom je la lango : Ah, ah...
ne, ne...eble...

Kelkaj aspektas dum tio tute naturaj,
kelkaj obscenaj. Estas ĉie
la sama afero.


tradukis Hans-Georg Kaiser,
laŭ la Carl Weissner- traduko
„Gauner, Nonnen, Beamte und du...“ ,


lingve kontrolis Franko Luin
kaj Vladimir Türk

La prozpoemo troviĝas en E-kolekto
de 50 tradukitaj senrimaj poemoj,
kiun elektis Hans-Georg Kaiser

PDF (en www.karapaco.de)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio