Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi


En via lingvo

Bulgara ‑ български | Kataluna ‑ Català | Ĉeĥa ‑ Čeština | Germana ‑ Deutsch | Angla ‑ English | Esperanto | Hispana ‑ Español | Franca ‑ Français | Kroata ‑ Hrvatski | Itala ‑ Italiano | Japana ‑ 日 本 語 | Korea ‑ 한 국 어 | Nederlanda‑Nederlands | Pola ‑ Polski | Portugala ‑ Português | Rusa ‑ Русский | Serba ‑ Српски /Srpski | Sveda ‑ Svenska | Vjetnama ‑ Tiếng Việt | Ĉina ‑ 中 文 |

SAT celas helpi al progresemuloj tra la mondo : interkompreniĝi, informiĝi, kleriĝi, plibonigi la vivon, interrilati por agadi kontraŭ subpremo ktp. SAT uzas racie elpensitan lingvon por atingi siajn celojn : ESPERANTO.


NUNA SENNACIULO

Novaĵoj

puceLa 96a SAT-kongreso okazis ĉeeste en Greziljono, Francio

Post tri jaroj da trudita reta kongresado, eblis denove renkontiĝi ĉeeste en unu el la kulturdomoj mastrumataj de francaj esperantistoj : la kastelo Greziljono. La kongreso okazis inter mardo la 18a de julio kaj mardo la 25a de julio 2023. La kongreso akceptis la jenajn deklaracion kaj gvidrezolucion.



puceVenonta kunveno de teknika komisiono pri reta komunikado (2023-05-13)

Por pritaksi la retejon de SAT kaj aliajn rimedojn de interreta komunikado celante ilian plibonigon laŭ la gvidrezolucio de la 95a SAT-kongreso, teknika komisiono rete kunvenos la 13an de majo per Jitsi Meet je 12:30 (UTC+0) - 13:30 en Parizo, 21:30 en Seulo, 07:30 en Novjorko.

SAT-anoj kiuj emas kunlabori kaj partopreni bonvole sendu mesaĝon al kontakto ĉe satesperanto.org por ĝustatempe ricevi la ligilon. Eblas ankaŭ legi la protokolon kaj prezenton de la unua kunveno ĉi-tie



puceLa 95a SAT-kongreso okazis denove rete pro milito

La 95-a SAT-Kongreso estis planita por Moskvo, de antaŭ kelkaj jaroj. Pro la milita invado de Rusio en Ukrainion, la Organiza Kongres-Komitato kaj la Plenum-Komitato de SAT komune decidis ke la ĉi-jara kongreso devos, bedaŭrinde, okazi denove en virtuala formato. Vi povas legi la deklaron sube. Entute 76 kongresanoj aliĝis. La partoprenantoj interkonsentis pri deklaracio kaj gvidrezolucio. La plej multaj programeroj estis registritaj kaj povas esti spektitaj en la jutuba kanalo de SAT.



puceKomuna Deklaro de SAT Plenumkomitato kaj la Organiza Komitato por la 95a SAT-kongreso, kiu devintus okazi ĉi-jare en Moskvo

La Organiza Kongresa Komitato por la 95-a Kongreso de SAT, kune kun la Plenum-komitato de SAT, konstatas, ke pro la morala kaj praktika maleblo okazigi kongreson de SAT en militanta lando, la kongreso ĉi-jare ne povos okazi ĉeeste.

Ni kondamnas la teruran agreson de la nuntempa registaro en Rusio kontraŭ la ukraina popolo. Ni subtenas la kontraŭmilitan movadon en Rusio, kaj esperantistojn, laboristojn, studentojn kaj popolojn en la mondo, kiuj helpas civilulojn en Ukrainio.legu pli



INFORMOJ

NOVAJ EN LA SAT KULTURO

puce B.Traven : La Mortula Ŝipo (romantraduko, paperlibro + Ebook)
puce SAT funebras pri Eduardo Vivancos
puce Vortoj de k-do E. Lanti
puce Feliĉan centjariĝon al la plej malnova SAT-ano !
puce Pledo centvoĉa
puce "Liberiga Stelo" al la Verdruĝuloj
puce Solidare ni batalu
puce Eŭgeno Miĥalski : Al troaj idealistoj (rimpoemo)
puce Elio Izgur : Mi estas
puce Anarĥiismo (A. Borovoj)

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio