Ni, anoj de la estraro de la Internacia Ligo de Senkonfesiuloj kaj Ateistoj (germana mallongigo IBKA), estas ŝokitaj pro la atencoj de la hieraŭa vespero en Parizo.
Ni estas terurigitaj pro tiu masakro farita de supozeble religie motivitaj atencintoj. Niaj pensoj estas ĉe la parencoj kaj viktimoj de tiuj abomenaj agoj.
Religia fanatismo montris sian plej malbelan vizaĝaĉon en la koro de Eŭropo.
Vide al tio multaj sentas sin senhelpaj kaj senpovaj.
Tio estas atako kontraŭ nia konsiderinde ampleksa laika vivmaniero, denove en la laika Francio. Tiuj atencoj ankaŭ sin direktas kontraŭ niaj konvinkoj pri liberema kaj individua memdetermino.
Eĉ se dum la venontaj tagoj denove okazos funebraj diservoj, tiuj atakoj denove igis klara : la mondo ne bezonas rifuĝon al antikaj religioj, sed la idealojn de la epoko de racionalismo kaj de la laikeco.
Ni esperas ke la nun sekvantaj politikaj reagoj de niaj francaj geamikoj honorigos tiujn idealojn kaj ke ni ne lasos nin puŝi de tiuj dibatalantoj al ajna rezigno de tiuj idealoj.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.