La Plenum-Komitato de SAT forte protestas kontraŭ la perforto de la Israela ŝtataparato en la regiono de Gazao. Ĝi samtempe forte protestas kontraŭ la batalmetodo de Hamas, atentigante, ke buĉado de israelaj soldatoj aŭ civiluloj nur helpas plifortigi la naciismon de la israela aparto, donante al ĝi pretekstojn por daŭrigi sian imperiisman politikon, dum 20% el la israela loĝantaro vivas sub la oficiala limo de malriĉeco. Ĝi alvokas do al ambaŭflanka ĉesigo de militaj agoj.
La PK konscias, ke la israel-palestina problemo estas kompleksa, sed atentigas, ke solvoj baziĝantaj sur naciismo aŭ interkonsentoj inter kapitalismaj ŝtatestroj certe ne povas esti kontentigaj por ekspluatitoj el ambaŭ landoj.
Ĝi ankaŭ konscias, ke la sci-nivelo pri tiu-ĉi temo estas sufiĉe malvasta, kaj vokas do al informkolektado de faktoj kaj argumentoj por nutri la tiuteman rubrikon de la SAT-Kultura retejo : http://www.satesperanto.org/-Mezoriento-.html kaj venontajn numerojn de Sennaciulo.
La PK morale apogas ĉiujn kamaradojn, kiuj iel agadas proteste al la nunaj militkrimoj, kaj tenas sin je dispono de tiuj, kiuj pretas organizi grandskalan kampanjon por kontaktiĝi kun mezorientaj laboristoj kun la celo akiri pli bonan komprenon pri ilia preciza situacio kaj konsciigi ilin pri iliaj komunaj interesoj.
La Plenum-Komitato de Sennacieca Asocio Tutmonda, la 9an de januaro 2008.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.