Und horcht, ob niemand klatscht und nichts versteht
Und trostlos in das Jahr fünftausend stiert –
Da fragt man sich denn doch : ist das bequem ?
Nur wer im Wohlstand lebt, lebt angenehm !
4
Ich selber könnte mich durchaus begreifen
Wenn ich mich lieber groß und einsam sähe
Doch sah ich solche Leute aus der Nähe
Da sagt ich mir : Das mußt du dir verkneifen.
Armut bringt außer Weisheit auch Verdruß
Und Kühnheit außer Ruhm auch bittre Mühn.
Jetzt warst du arm und weise, stolz und kühn
Jetzt machst du mit der Größe aber Schluß.
Dann löst sich ganz von selbst das Glücksproblem :
Nur wer im Wohlstand lebt, lebt angenehm !
Rimarkoj
Kion Viljono, K.Marx kaj B. Breĥt havas komunan ? Ili ne preĝas socion sen riĉo, sed ili volas, ke la riĉo el ĉiuj fontoj fluu – kaj por ĉiuj. Por Breĥt la propraĵo ne estis sankta, kaj tial li uzis ĉeokaze tekstojn de antaŭuloj, eĉ tradukojn de aliaj, kio kondukis eĉ al procesoj. La Breĥt-poemo estas bona interpreto de la poemo de Viljono. Breĥt estis tre influata de la franco Francisko Viljono kiu naskiĝis en 1431 kaj eble vere finiĝis je pendumilo en la jaro 1462. La mokulo Viljono, kiu iam mem eĉ mortpikis pastron, vivis la vivon de studento, de frato de la rabistaro "konkofratoj", kiel prostituigisto – kaj kiel poeto. Francisko Viljono, tre influa en la monda historio de ribelemaj poetoj, estas unu el la plej gravaj artistoj, kiuj iam ajn vivis, li estas lumturo en la tenebro de kutime tro obeema literaturo. Li influis ekzemple la verkistojn R. L. Stevenson kaj Bertolt Breĥt, por nomi nur du famulojn. Ke ni, esperantistoj, havas tradukiston en Francio, Francois Gaulthier, kiu tradukis la tutan ampleksan verkon de tiu poeto en Esperanton, estas por ni bonŝanca afero. En Germanio ekzistas laŭ mia scio eble nur elektoj de la verkoj de Viljono. Tial Esperanto por mi fariĝis neatendita ponto al Viljono.. El tiu kolekto mi ĉerpis la malsupran tradukon de Gaŭlthier. (HGK)
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org Retejo : http://satesperanto.org/ Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR Konto de SAT ĉe UEA : satx-s Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org