De s-ro Bertrando al s-ino de Rozmondo
Sinjorino,
Laŭ la ordonoj, kiujn mi honore ricevis de vi, mi vizitis Prezidanton de ***, montrante vian leteron kaj dirante, ke mi agos nur laŭ via deziro kaj laŭ lia konsilo. Tiu respektinda juristo petis min rimarkigi al vi, ke la honoron de S-ro via nevo endanĝerigus kaj via plendo kontraŭ kavaliro Danceny, kaj la juĝdecido de la kortumo : tio ja estus granda malfeliĉo. Li sekve opinias, ke vi faru nenian ekpaŝon ; ke male vi malhelpu, ke la Socia Defendantaro ekkonu tiun bedaŭrindan aventuron, kiu jam nun tro malkaŝiĝis.
Tiu diro ŝajnis al mi prudentoplena, kaj mi decidis atendi novan ordonon vian.
Bonvolu, Sinjorino, aldoni al via nova komando mencion pri via farto : mi timas la malbonan efikon de tiom da afliktoj. Mi esperas, ke vi pardonos tiun aŭdacon, konsiderante mian alligemon kaj zorgemon al vi.
Mi estas, kun respekto, Sinjorino, via…
El Parizo, la 10an de Decembro 17**.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.