Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 27an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2907 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce B.Traven pri festkermeso (9/2)
puce B.Traven : Registaro
puce B.Traven : Generalo venas el la ĝangalo
puce B.Traven : Mahagonciklo
puce B.Traven : Mahagontrunko
puce B.Traven : Marŝo en la regnon de l’ mahagono...
puce B.Traven : Ribelo de l’ pendumitoj
puce B.Traven : Ĉaro

B.Traven : Generalo venas el la ĝangalo

6-a volumo, enkonduko



B.TRAVEN
GENERALO VENAS 
EL LA ĜANGALO

Pri la traduko
eldonejo
Allert de Lange,
Amsterdamo 1940,
dua eldono

tradukis :
Dorothea & Hans-Georg Kaiser
Lingve kontrolis
Vladimir Türk.

La PDF-formaton
aranĝis Frank Vohla.

Finrevizio
je la 14-a de oktobro
en la jaro 2016

1/1

„TIERRA Y LIBERTAD !“ Per tiu ĉiu batalkrio sude de la respubliko marŝis armeo de indiĝenoj el la ĝangalo por renversi la diktaturon kaj konkeri la landon kaj la liberon por si.

Kia ajn simpla kaj konciza tiu batalkrio estis, ĝi sonis por la marŝantoj kiel heroa kanto.

Tion, kion ili sentis en sia premiteco kaj en sia kompatinda nescieco pri poezio, pri sia sopiro je beleco, je deziro pri paco, pri amo al homoj kaj kreitaĵoj, pri natura kredo pri neskuebla justeco, kiu ie devas esti trovebla, kaj kion ili sentis pri profunda funebro pri kamaradoj, kiujn oni fie murdis aŭ bestaĉe torturis ĝismorte, ĉio ĉi kaj multe pli de tio, kio nekonscie dormis en ili, ili kapablis esprimi en tiu batalkrio. Eĉ, kvankam ili kiel kunigita amaso pelata de la sama volo, suprenetendis siajn pugnojn per unu fojo, kvazaŭ ili volus instigi Dion ne forgesi ilin, kaj ili samtempe elkriegis kun unuecigita voĉo universen, ke tio eksonis kvazaŭ ĵetiĝus giganta ondo de la maro kontraŭ la rokojn, elsentis tamen ĉiu unuopulo el ili klare sian propran voĉon, ĉar ĉiu sentis tiun en sia animo, kvazaŭ ĝi estus la prapropra kaj prae persona preĝo.

Popolkantoj, bele sonantaj rimoj, politikaj kaj patriotaj frazaĉoj perdas tuj sian sencon kaj sian signifon kaj evidentigas sian stultecon en tiu momento, kiam oni esploras ilin sobre kaj sinsekve pripensas ilin. Kaj ja eblus, ke ankaŭ tiu militkrio de ribelantaj indiĝenoj sen antaŭjuĝo esplorata solviĝus en nurajn sensignifajn vortojn.

Kiam iliaj suferoj, iliaj turmentoj, malhavoj kaj sendefendeblo kontraŭ la mastroj, do al la mahagonkoncesiistoj kaj ties vasaloj en la ĝangalo, fariĝis tiom neelteneblaj, ke ili ekkonis – kaj ĉiuj strange preskaŭ je la sama tempo kaj samtempe en la plej malproksimaj regionoj de la tropikaj praarbaroj – ke estas pli bone kaj pli hominde perei en ribelo ol vivi ankoraŭ pli longe sub tiaj humiligoj kaj turmentoj, jen ili ekagis kun emfazo. Ili ekagis plenaj de energio por fari laste finon al ĉio ĉi, aŭ finon al sia propra vivo aŭ finon al la vivo de siaj tiranoj.

Spite al la suferoj kaj humiligoj konserviĝis en ili ankoraŭ resteto da kompreno pri ilia mizera situacio. Vidalvide kun la birdoj de la ĝangalo kaj eĉ kun milionoj de insektoj, kiuj ĉiuj kun libero kaj vivĝojo alvenis kaj foriris tiel, kiel plaĉis al ili, ili perdis neniam la sopiron pri libero.

Unue timeme, heziteme kaj nesekure ; tuj poste forte kaj energie, ili fine decidis sin por la ribelo.

Kiam la komenco estis farita, ĉio okazis pli rapide ol ili kiam ajn aŭdacis pensi.

La posedantoj, adminstrantoj kaj inspektistoj de la monterioj, kiuj sekve de sia potenco kaj krueleco estis pli timataj ol eĉ la ĉiopotenca Dio, ŝrumpis en la unuaj horoj de la ribelo, tuj kiam ili vidis, ke ilia aŭtoritato disrompiĝis eĉ en la plej timigita kaj plej tradraŝita bovistoknabo, al senhelpaj kompatindaj pupoj, kiuj ŝajne subite forgesis kiel paroli, kiel moviĝi kaj kiel akcepti kun deco sian delonge merititan justan pagon.

Dum mallonga batalo ili mortbatis ĉiujn, kiuj ne apartenis al ili, do al la ribelantaj indiĝenoj. Ĉe tio la ribeluloj konkeris kelkajn armilojn. Ili ne estis multaj. Estis ĉirkaŭ dudek kvin revolveroj, ne ĉiuj bonkvalitaj. Proksimume dekdu ĉasfusiloj. Kelkaj el ili nefidindaj kaj tute rustitaj en la eterne varmege malseka klimato de la ĝangalo. Aldoniĝis ankoraŭ kelkaj malpezaj birdopafiloj kaj dek malnovaj hispanaj pafiloj buŝe ŝarĝendaj. La akiritaj malmultaj municioj estis malegalaj laŭ kalibro tiom, kiom estis la armiloj.

Sed ĉiuj muchachos portis kiel bonegajn armilojn maĉetojn, veprotranĉilojn, hakilojn kaj toporojn. Tiujn armilojn ili kapablis trakti pli bone kaj pli lerte ol ripetkarabenojn, ĉar ili estis devigitaj ĉiutage batali per tiuj maĉetoj kaj toporoj kontraŭ la ĝangalo.

Kompare al la moderne armitaj federaciaj trupoj kaj al la trupoj de la rurales, la ribelantaj mahagonlaboristoj kompreneble ne povis paroli pri laŭorda armiteco. Kontraŭ la oficialaj trupoj ilia kuraĝo, ilia malamego, ilia sovaĝa kolero kontraŭ siaj subigantoj devis anstataŭi tion, kio mankis je armiloj. Tion sciis ĉiu el ili. Kaj ĉiu rigardis tiun malamegon kaj tiun koleregon kiel pli grandan batalvaloron ol superfluon je municio.

Glosoj
muchachos = knaboj, junuloj, eŭfemisme : servistoj
rurales = Guardia Rural, sub diktatoro Porfirio Diaz federacia rura kavaleria kaj ĝendarma polico, neregularaj helptrupoj
Tierra y libertad ! = Tero kaj libero !

Ligo
Generalo venas le la ĝangalo (PDF)

Jen la lasta el entute ses romanoj de la tielnomata mahagonciklo de B.Traven. Li priskribas en ĝi, kial kaj kiel okazis la revolucio en Meksiko, li verkis tion unuavice el la vidpunkto de la indiĝenoj mem, speciale de la mahagonlaboristoj, kiuj ribelis en la monterioj.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio