Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 27an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2907 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Marks por ĉiuj (01) La unua antaŭkondiĉo de ĉiu homa ekzisto
puce Marks por ĉiuj (02) La homoj faras sian propran historion, sed ili faras ĝin ne arbitre...
puce Marks por ĉiuj (03) / Hazardo kaj mondohistorio
puce Marks por ĉiuj (04) La vidpunkto de la nova materiismo
puce Marks por ĉiuj (05) Ĉia socia vivo estas esence praktika.
puce Marks por ĉiuj (06) Ne la konscio determinas la estadon, sed la estado la konscion
puce Marks por ĉiuj (07) La komunismo ne estas idealo, sed movado
puce Marks por ĉiuj (08) La antagonismo inter moderna industrio kaj scienco kaj moderna mizero kaj disfalo
puce Marks por ĉiuj (09) La libera evoluo de ĉiu estos la kondiĉo por la libera evoluo de ĉiuj
puce Marks por ĉiuj (10) La senso de l’ havado
puce Marks por ĉiuj (11) La fremdiĝo de la laboristo
puce Marks por ĉiuj (12) Kategoria imperativo laŭ Marks
puce Marks por ĉiuj (13) Necesas novaj mastroj (traduko el parolo)
puce Marks por ĉiuj (14) / Pri religio

Marks por ĉiuj (16) Devio, pri produktiva laboro

traduko el tekstkolekto


MARKS
------------POR
-------------------ĈIUJ

 
Devio 
(pri produktiva laboro)

Filozofo produktas ideojn, poeto poemojn, pastro predikojn, universitata profesoro kompendiojn ktp. Krimulo produktas krimojn. Se oni rigardas pli precize tiun rilaton de la lasta produktada branĉo kun la tuto de la socio, oni forlasos multajn antaŭjuĝojn. La krimulo ne produktas nur krimojn, sed ankaŭ la kriminalan juron kaj per tio ankaŭ la universitatan profesoron, kiu prelegas pri la kriminala juro kaj krome produktas la neeviteblan kompendion, en kiu tiu sama profesoro ĵetas siajn prelegojn kiel „varon“ en la ĝeneralan merkaton. Per tio ekestas pliigo de la nacia riĉo, tute aparte de la privata ĝuo, kiun ebligas la manuskripto de la kompendio al ties kreinto mem, kiel sciigas al ni la kompetenta atestanto, prof. Roscher.

La krimulo produktas krome la tutan policon kaj la kriminalan justicon, sbirojn, juĝistojn, ekzekutistojn, ĵurianojn, ktp. : kaj ĉiuj tiuj diversaj metiaj branĉoj, kiuj formas same tiom da kategorioj de la socia disdivido de l’ laboro, evoluas diversajn kapablojn de la homa spirito, kreas novajn manierojn de ties kontentigo. La torturo mem instigis la plej subtilajn mekanikajn eltrovojn kaj okupadis en la produktado de ties iloj amason da honorindaj metiistoj.

La krimulo produktas impreson, parte morale, parte tragike, laŭ tio aŭ ĉi tio, kaj tiel „servas“ al la movado de la moralaj kaj estetikaj sentoj de la publiko. Li produktas ne nur kompendiojn pri la kriminala juro, ne nur kriminalkodeksajn librojn kaj per tio kriminalkodeksajn leĝdonistojn, sed ankaŭ arton, belan literaturon, romanojn kaj eĉ tragediojn, kion pruvas ne nur „Kulpo“ de Müllner“ kaj „Rabistoj“ de Ŝilero, sed eĉ „Edipo“ kaj „Rikardo la tria“.

La krimulo interrompas la monotonecon kaj ĉiutagecan sekuron de la burĝa vivo. Li konservas tiun per tio kontraŭ stagnado kaj vekvokas la maltrankvilan streĉitecon kaj viglecon, sen kiu obtuziĝus eĉ la pikilo de la konkuro. Ĝi tiel spronas la produktivajn fortojn. Dume la krimuloj detiras de la labormerkato parton de la troa loĝantaro kaj per tio malpliigas la konkuradon inter la laboristoj, je certa grado ankaŭ la falon de la laborsalajro sub la minumon, absorbas la batalo kontraŭ la krimoj alian parton de la sama loĝantaro. La krimulo tiel agas kiel unu el la naturaj ekvibriligiloj, kiuj estigas ĝustan nivelon kaj produktas certan perspektivon de „utilaj metiaj branĉoj“.

Ĝisdetale la efikoj de la krimoj povas esti pruvitaj ĉe la evoluo de la produktivaj fortoj. Ĉu seruroj estus atingintaj sian nunan perfektecon, se ne ekzistus ŝtelistoj ? Ĉu la fabrikado de la bankbiletoj estus evoluitaj ĝis ties nuna perfekteco, se ne ekzistus monfalsistoj ? Ĉu la mikroskopo estus trovinta sian vojon en la kutiman komercan sferon (vidu Babbage) sen trompoj en la komerco ? Ĉu la praktika kemio ne dankas same tiom al la falsigo de varoj kaj la strebado senkaŝigi ilin, kiom al la honesta produktada fervoro ? La krimoj, per la ĉiam novaj atakaj rimedoj kontraŭ la posedo, vokas ĉiam novajan defendorimedojn en la vivon kaj efikas per tio same tiom produktivaj kiel strikes por eltrovoj de maŝinoj. Kaj, se oni forlasas la sferon de la privataj krimoj : Ĉu sen naciaj krimoj estus iam ajn ekestinta la tutmonda merkato ? Ja, eĉ nur nacioj ? Kaj, ĉu la arbo de la peko ne estas samtempe la arbo de la ekkono ekde la tempo de Adamo ? Jam Mandeville en sia „Fable of the bees“ (1705) estis pruvinta la produktivecon de kiuj ajn eblaj profesiaj branĉoj kaj ĝenerale la tendencon de tiu tuta argumento :

Tio, kion ni nomas en ĉi tiu mondo la malbonon, la morala tiel bone kiel la natura, estas la granda principo, kiu faras el ni sociajn estaĵojn, la firma bazo, la vivo kaj la apogo de ĉiuj metioj kaj okupoj sen escepto ; tie ni devas serĉi la efektivan originon de ĉiuj artoj kaj sciencoj, kaj dum tiu momento, kiam la malbono finiĝus, la tuta socio devus aĉiĝi aŭ eĉ tute perei.“

Kompreneble Mandeville estis senfine pli aŭdaca kaj honesta ol la filistraj apologiistoj de la burĝa socio.


Rimarkoj : La teksto ne estis publikita, kiam Marks ankoraŭ vivis, ĝi estas parto de la tekstkolekto „Pri la plusvaloro“, kunkolektita de Marks inter 1861 kaj 1863. La tradukita teksto estas unu el la plej kuriozaj tekstoj de Marks entute, precipe pro ties mokema subtono, kaj ĝi pruvas ankaŭ, kia granda dialektika satiristo Marks estis ĉeokaze. Neniu miraklo, li ja ne estis marksisto,kiel li mem iam menciis, do ne ulo, kiu estis kondamnita de Stalin aŭ Honecker kaj de similaj „grandaj lumfiguroj“ de la "reale ekzistinta fuŝsocialismo" fari el Marks senhumuran fanatikulon. (HGK)

 
Ligo : Tre leginda estas tiurilate ankaŭ kurioza teksto de la ĉina filozofo kaj Laocio-klariganto Ĝuang Dzi : Saĝuloj kaj rabistoj, kiu verkis jam antaŭ pli 2 mil kaj ducent jaroj pri tio, ke ankaŭ rabistoj devas havi moralon, ja eĉ pli severan ol ne-rabistoj. (HGK)

Glosoj :
strikes = strikoj
Fable of te bees = Fablo pri la abeloj


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio