Ĉar nianome estis subskribita la Ĉarto de UNO en 1945...
Ĉar nianome la plano por dispartigo de Palestino estis aprobita de la Ĝenerala Asembleo de UNO en 1947...
Ĉar nianome estis subskribita la Ĝeneva Konvencio en 1949...
Ĉar neniu el la rezolucioj de UNO pri Palestino, ankaŭ akceptitaj nianome, estis plenumitaj de la israela Ŝtato kaj ke ĝi, de sia fondiĝo, daŭre perfortas nepunite kaj pli kaj pli cinike la principojn de UNO kaj la internaciajn konvenciojn.
Ni, mondcivitanoj, nun devas memorigi al la internacia komunumo ĝiajn devigojn !
Ni solene petas
ke la Ĝenerala Asembleo de UNO uzu sian povon krei duarangajn instituciojn por starigi taŭgan puntribunalon ( laŭ la modelo de tiuj kreitaj de la Sekureca Konsilantaro pri eksa Jugoslavio kaj Ruando) kaj juĝi la krimojn de Israelo en Palestino.
Ni tuj postulas :
– La ĉesigon de ĉiuj misagoj kontraŭ la palestina popolo kaj ĝian internacian protekton ;
– La kompletan ĉesigon de la ekonomia blokado en la Gazaa regiono ;
– La devigan plenumon de la rezolucioj de UNO pri Palestino kaj de la rekomendoj de la internacia juro, se necese sub la premo de internaciaj punoj : diplomatiaj, ekonomiaj kaj juraj. Israelo estas ŝtato kiel la aliaj, havanta la samajn rajtojn kaj devojn.
Aparte ni petas la ĉesigon de ĉiu kunlabora interkonsento kun la israela Ŝtato dum ĝi ne respektos la rezoluciojn de UNO.
Por subskribi iru tien : http://www.france-palestine.org/article11097.html
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.