Mi ne havas bluajn okulojn...
neĝan haŭton...
sed brunan haŭton
kaj samkolorajn okulojn...
sed ne gravas ; kara mia,
ne gravas miaj okuloj ;
ili estu kaf-koloraj
ili eble devas esti tiel,
ĉar ili ĉiam trarigardis
la brunajn montojn
serĉante vin...
do ; ne gravu por vi...
la koloro de miaj okuloj...
sed gravu por vi tio kion ili vidas :
Vin... kara mia...
Mi ne havas neĝan haŭton,
mi estas brunhaŭta,
sed vidu la koloron de mia animo,
ĝi ne estas tiel bruna...
Eble...
mi ne havas kristalan rideton...
sed...
mi ridetos pro kaj por vi...
Ni kuniĝos feliĉaj,
blanka kaj bruna haŭtoj,
bluaj kaj kafkoloraj okuloj,
nia kuna rideto forigos la solecon.
El pado dum nokto...
amato ; mi alvenos en revoj,
mi amos vin, mi restos ĉe vi.
karulo el mia koro ;
amato suno ; mi revas...
plenumi tiun sonĝon,
pri tio atingi vin...
baldaŭ, en sonĝo,
dezirema kaj sopira...
Suprenrigardante,
kuŝante sur mia lito mi ridetas...
kaj imagas belan revon...
mense mi vidas viajn bluajn okulojn,
vian belan rideton,
vian blankan haŭton...
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.