Hans-Georg Kaiser
Mian dankon al la neniofarulo
Dankon, neniofarulo !
Dankon pro tio, ke vi faras nenion por ni.
Dankon, ke vi ĉiam nur prenas kaj neniam redonas ion. Precipe pro tiu grandioza instruo mian specialan dankon.
Kiu faras nenion por aliaj, tiu ankaŭ neniam povas erari pri io.
Ne erari, tio validas kiel saĝa, sekve vi pli saĝas ol mi.
Ĉar vi neniam redonas ion, vi ofendas neniun kaj agas saĝe. Dankon por tiu grandioza instruo, neniofarulo.
Tiel vi povas certi, ke ĉiuj aliaj neniofaruloj aplaŭdas al vi. Ja eĉ tiuj, kiuj mem multe laboras, aplaŭdas al vi, por havi tiel sian pacon pri vi. Neimageble, ĉu ?
Dankon do al vi, neniofarulo, ke vi faras nenion por ni. Pardonu, ke mi por ni ion faras. Tio estas stulta, mi ja scias.
Tial mi ankaŭ ne povas esti tiel perfekta kiel vi.
Tion mi ankoraŭ devos lerni : fari nenion plu por la aliaj kaj nur preni, preni, kaj ankoraŭfoje preni, aplaŭdate de la neniofaruloj. Tio estas ege ruza de vi.
Mi ja scias, nur se mi faros nenion plu por ni, tiel kiel vi –ruzulo kaj neniofarulo – mi finfine trovos la aplaŭdon de ĉiuj tiuj, kiuj faras nenion por ni.
Ĉu mi iam atingos tiun saĝon ? Ĉu mi atingos tiun celon ? Ĉu mi iam estos tiel senerara kiel vi ?
Mi ne scias... Ankoraŭ mi dubas. Ankoraŭ mi hezitas...
Plej bone estos, se mi komencos per tio, ke mi faros nenion plu por vi, ke mi de nun fajfos pri vi, ke mi ignoros vin tiel, kiel mi ignoras la ŝildojn en la reklamŝildarbaro de la impertinentuloj.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.