Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...
La 21an de aŭgusto
Hodiaŭ mi renkontiĝis kun mia amiko, kiu translokiĝis ĉi-jare en la urbon Tone en mia gubernio Gunma. Tone estas ankaŭ la nomo de la granda rivero, kiu fontas el tiu urbo. La urbo, kiu antaŭnelonge estis vilaĝo, estas plena de verdaĵo kun bonkoraj homoj. Li tre ŝatis ĝin. Lastatempe al li naskiĝis filino kaj li havis tre feliĉan tempon. Sed lia vivo subite sanĝiĝis pro la nuklea akcidento.
La 15an de marto, 4 tagojn post tiu nuklea akcidento, pluvis en lia urbo. La sekvantan matenon li purigis aŭtomobilon. La gutoj sur ĝi estis gluecaj. Strangaj gutoj ! Li miris, sed li ne komprenis, kio okazis. Li iom suspektinte atribuis tion al la nuklea akcidento, sed li neis sian suspekton, ĉar lia urbo estas 200 kilometrojn fore de la nuklea centralo.
Poste li rimarkis, ke radioaktiveco en lia urbo estas nenormale forta. Dum la forteco de radiaktiveco en la gubernia ĉefurbo Maebaŝi estas ĝenerale 0.03 mikrosievertoj, tiu en lia urbo estas 10-oble forta. Li esploris la kialon kaj sciis, ke kiam okazis grandaj eksplodoj en Fukuŝima, estis 4 ventfluoj. Tri el ili iris norden, kaj unu venis al sudokcidenten laŭ la spina montaro kaj faligis radioaktivajn substancojn. En la reaktoroj kaj ĝiaj kovrilaj domoj troviĝas diversaj aĵoj kaj substancoj. La eksplodoj rompiĝis tiujn en pecetojn kaj disĵetis tiujn kiel polvojn en la ĉielon, kiujn ventoj transportis kaj pluvoj faligis. Kiam eksplodis atombomboj en Hiroŝima kaj Nagasaki, pluvis nigraj pluvoj. Tiuj, kiuj malsekiĝis pro tiuj, poste suferis pro radioaktiveco inkuludita en ili. Samo okazis en lia urbo.
Ĉi-somere en lia ĝardeno la rikolto estas riĉa kun belaj kukumoj kaj kukurboj. Li manĝas tiujn, sed lia edzino ne, ĉar ŝi havas ĵusnaskitan bebon. Ŝi mamnutras ŝin, tial ŝi timas, ke tiuj legomoj malpuraj pro radioaktiveco poste suferigos ŝin.
La tuta urbo estas malpura, sed la loĝantoj evitas tiun temon. Ili ne povas ŝanĝi la situacion, tial ili ne havas alian elekton krom obei ĝin. Translokiĝo al tiu urbo donis al li kaj lia edzino grandan feliĉon ĝis la akcidento, sed nun ili devas fronti al la nova, malfeliĉa sorto.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.