Ĉirkaŭ Parizo nediskuteble plej taŭgas kiel migradtereno la arbaro de Fontanbelo, kun ĝiaj diversaspektaj rokoj, erikejoj kaj sovaĝaj valetoj arbozaj.
Post trajna atingo de la stacidomo Fontainebleau-Avon, ni sekvos piedmigradan ĉirkaŭiron 18- ĝis 20-kilometran, per padoj, ankaŭ foje senpadaj deklivoj.
Kaze de malagrabla vetero la ekskurso ja okazos, sed estos malplilongigita ; ekzemple se tro varmos, ni piediros nur matene.
Por tia migrado, kompreneble konsilindas eta tornistro, pluvŝirmaj vesto(j) au ilo(j), taŭgaj ŝuoj. Trinkboteleton kaj piknikon ni ricevos, kaj ĝia kosto estas inkluzivita en la ekskursa tarifo.
La arbaro de Fontanbelo ankaŭ estas grava loko en la kulturo de parizregionaj SAT-anoj. Lanti ŝatis tie promeni, kelkaj SAT-anoj tie kunvenis kaj kaŝe kantis la Internacion dum la Dua Mondmilito, kaj almenaŭ du SAT-anoj, Bubo (François Paquier) en 1937 kaj Johan-Luko Berĝono en 1994, tie pendumis sin. Pri Berĝono vi povas legi poemon aludantan la eventon ĉi-tie.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.