Hans-Georg Kaiser
Pacon ne nur je Kristnasko
Festa familio sidas
apud kristnaskarb’ en rond’,
kaj neniu tie fridas,
kvankam fridas en la mond’.
Ekjubilas kun favor’
kantoĥor’ !
Avo faras festprogramon
kun avino ĉe la flank’.
Ĉiuj sentas iel amon
kaj aplaŭdas eĉ kun dank’.
Jen jam frapas ĉe la pord’
nun kun fort’.
Nikolao mem envenas,
ruĝvestita por la fest’,
parolante ĉiujn benas,
tre ŝvitante sub la vest’ :
„Pacan feston en konkord’ !
Mia vort’ !“
Sed malgranda knab’ sur loko
sin tredadas per pied’,
siajn vortojn nur post voko
metas flustre kvazaŭ pet’.
Li demandas kun dolor’
post esplor’ :
"Kara Nikolao mia,
mankas al la vortoj klar’.
Pacon nur dum festo nia ?
Kial ne dum tuta jar’ ?
Kial pacon, ho, sinjor’,
nur dum hor’ ?"
Sankta Nikolao miras,
staras iom en silent’,
ĝis li tre solene diras :
„Ho, ho jes, konsent’ !.
Pacon ĉiam kun fervor’,
knab’ el or’ !“
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.