pugnobataloj en stratetoj, kun inoj, kiuj
volvas brue kaj ĝemante siajn dikajn gambojn ĉirkaŭ
viajn koksojn ; tagoj, en kiuj ekbrilas en la taŭra areno reklamŝildoj kiel diamantoj
kaj kvazaŭ krias : ’Mother Capree !’ ; tagoj,
en kiuj kreskas violoj el la tero kaj diras al vi :
’Forgesu la mortajn armeojn kaj la pasintajn
amatinojn, kiuj senmonigis vin. Tagoj,
kiam infanoj diras gajajn kaj ekscelentajn frazojn, kiel sovaĝuloj, kiuj volas sendi informon per
siaj korpoj al vi, tiom longe, kiom ili ankoraŭ
estas sufiĉe vivantaj kaj viglaj por senti ion kaj
por impresi nin per io kaj por petoladi,
sen iu penso pri malpermesoj kaj salajroj en kovertoj kaj idealoj kaj posedo kaj etcerbaj konceptoj.
Tagoj, en kiuj vi povas plori en verda ĉambro de
mateno ĝis vespero post fermita pordo ; tagoj, kiam
vi povas ridi pri la bakisto, ĉar li havas tiajn
longajn gambojn ; tagoj, kiam vi gapas nur al vando...
Kaj nenio kaj nenio. La tagoj de la ĉefoj ;
malkuraĝaj figuroj kun buŝfetoro kaj grandaj
piedoj ; viroj, kiuj aspektas kiel ranoj, kiel hienoj,
kaj kiuj iras tiel, kvazaŭ neniam ekzistis ritmo,
viroj, kiuj trovas inteligenta dungi kaj elĵeti
virojn kaj kreskigi profitojn ; viroj,
kiuj posedas multekostajn edzinojn kiel
60 akrojn da terposedo truigita de borstangoj, edzinojn,
kiujn ili montras kiel ĉe parado aŭ forĉasas de
malpli fortaj ;
viroj kiuj povas murdi vin, ĉar ili estas frenezaj
kaj havas la leĝon je sia flanko,
viroj starantaj antaŭ fenestroj dek metrojn larĝaj,
kaj kiuj tamen ne vidas ion ;
viroj, kiuj per luksaj jaĥtoj povas veli ĉirkaŭ la
mondo, sen larĝigi sian horizonton eĉ nur
je milimetro ; viroj kiel limakoj, kiel angiloj,
viroj kiel vermoj en lardo kaj eĉ ne tiom impresaj...
Kaj nenio. Vi ricevas vian lastan salajron en
haveno, en fabriko, en sanatorio, en hangaro,
en spektakla foirejo, aŭ en frizosalono, aŭ
por iu alia laboro, kiun vi neniam volis havi.
Vi pagas per impoŝtŝarĝoj, per malsanoj kaj humiliĝoj,
per rompita brako kaj truoj en la kapo,
la tuta internaĵo elkrevas,
tiel, kiel ĉe malnova kuseno.
Ni havas ĉion kaj ni havas nenion.
Kelkaj dum certa tempo faras ĝin sufiĉe bone,
poste ili rezignas batali. La sukceso detruas ilin,
aŭ la naŭzo, la aĝo, nebona
nutrado, inko en la okuloj aŭ infanoj en kolegio,
nova aŭto, rompita spino pro skiado
en Svisio, nova edzino, radikala
ŝanĝo en la firmao, aŭ simple
normala foruziĝo kaj disfalo. La viro,
kiu ankoraŭ hieraŭ tramarŝis la tutan distancon aŭ
tradrinkis tri tagojn kaj noktojn en la Sego-
dentomontaro, estas jam nur io sub kovrilo aŭ
kruco aŭ ŝtono aŭ la viktimo de oportuna iluzio,
armita per biblio, per golfvalizeto aŭ teko. Kiel
rapide ili fariĝas nuloj, ĉiuj ĉi viroj,
de kiuj vi neniam atendis tion...
Tagoj kiel ĉi tiu. Kiel via tago hodiaŭ.
Eble la pluvo frapas la fenestron kaj volas
traveni al vi. Kion vi vidas hodiaŭ ? Kio ĝi
estas ? Kie vi estas ? La plej bonaj tagoj
venas foje tuj je la komenco,
foje en la mezo kaj foje nur je la fino.
La pecigitaj parceloj tie ekstere
ne estas malbonaj, bildkartoj de
preĝejoj en Eŭropo aŭ homoj en vaksfigura
kabineto, enfrostigitaj en sia tuta sterileco.
Terure, sed ne malbone.
Pensu pri la kanono en la parko, pri matenmanĝo
kun toasto kaj kafo, sufiĉe varmega, por ke vi
rimarku, ke vi havas ankoraŭ langon. Rigardu
la tri geraniojn antaŭ la fenestro, kiuj penas
aspekti ruĝaj aŭ rozkoloraj
aŭ kiel geranioj. Ne estas mirakle,
ke inoj fojefoje ploras, ne estas mirakle,
ke muloj de tempo al tempo
ne emas suprengrimpi monton. Ĉu vi estas
en hotelĉambro de Detrojto kaj serĉas cigaredon ?
Nur havi ankoraŭfoje bonan tagon, almenaŭ
aludeton de ĝi !
Flegistinoj elvenas post sia servo el la transa
konstruaĵo kaj estas sataj ĝisgorĝe, ok
flegistinoj kun diversaj nomoj kaj loĝejoj,
ili iras trans la gazonon, kelkaj pro gazeto
aŭ kakao, kelkaj deziras varman duŝon, kelkaj
viron, kelkaj apenaŭ povas pensi plu pri io.
El ĉio sufiĉe kaj ne sufiĉe. Lacaj pilgrimantoj
inter arkadoj, oranĝoj, stratkanaletoj, filikoj,
antikorpoj, malplenaj Kleenex-skatoloj.
De tempo al tempo, se la suno emas precipe graci nin,
ŝvebas facila odoro de urnoj en la aero kaj la ladeca
bruo de malnovaj batalaviadiloj, kaj kiam vi eniras
la domon kaj frotas fingron sur fenestrobreto,
vi trovas polvon, eble eĉ teron. Kaj se vi rigardas
el la fenestro, tie estas la tago, kaj se vi
estos maljuniĝinta, vi staros kaj elrigardos, vi suĉos
iom je la lango : Ah, ah...
ne, ne...eble...
Kelkaj aspektas dum tio tute naturaj,
kelkaj obscenaj. Estas ĉie
la sama afero.
tradukis Hans-Georg Kaiser,
laŭ la Carl Weissner- traduko
„Gauner, Nonnen, Beamte und du...“ ,